Diskuto:Plutoneno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plutoneto aŭ Plutino ?[redakti fonton]

La angla "plutino" (= objektoj in orbito similante al orbito de Plutono) uzas la romanĉan resp. italan finigon "-ino", kiu signifas "malgranda" same kiel la esperanta finigo "-eto". Do la angla "plutinos" lingve signifas "malgrandaj Plutonoj". Pro tio mi proponas de uzi la vorton "plutoneto" anstataŭ la angla "plutino" por ne konfuzi la signifon kun la esperanta virina finigo "-ino". --Algoviano 16:11, 15. Jul 2008 (UTC)

Tiu finaĵo (el la latina -īnus) esperante estas -eno, kiel en kolubrenoj, bovenoj, ktp. Ne povas esti -eto, ĉar Plutono mem estas "Plutino". Kwamikagami 18:48, 25. Maj 2009 (UTC)
Mi malrekomendus la tradukon "plutoneno", ĉar ĝi estas misgvida: ĝi sugestas ke temas pri la interno de la planedo Plutono, mi do rekomendus tiuokaze cedi la importon de "Plutino", kaj uzi la pli precizan (kvankam pli longan) terminon "Plutonorbita objekto" (Amri Wandel)

Ne, oni ne utiligas postfiksaĵonon -eno por interno de, sed por (sub)familio. Oni ne pensas, ke la bovenoj estas internoj de bovoj, aŭ ke la musenoj estas internoj de musoj. Do plutoneno estas objeko, kiu klasigitas en familio de objektoj nomita pro Plutono. Ankaŭ, en multaj aliaj vortoj Z ŝanĝis Latinan -in al -eno. Sed plutonorbita objekto ankaŭ bonas. Kwamikagami 00:53, 19. Jun 2009 (UTC)

Orko aŭ Orkuso ?[redakti fonton]

La romia Dio de la Infero estis Orko (latine Orcus). oni latine nomis la nanoplanedon 90482 "Orcus", ĉu ni gardu la nomon "Orkuso", ĉu "Orko" ?

Kontraŭdirantaj ekzemploj :

Latine "Venus" -> Venuso
Latine "Uranus" -> Urano

--Jean-François Clet 15:00, 9. Jun 2010 (UTC)

Orcus nure estas la nomo de la dio, do la esp'a vorto estu ankaŭ "Orko". Oni diras cit "Venuso" ĉar "veno" jam estas vorto. Kwamikagami 11:03, 12. Jun 2010 (UTC)