Diskuto:Ponto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonintenca provo. La naciaj versioj estas multe pli bonaj ol la amatora komenco.

Kial denove la nenecesa kaj arbitra esperantigo de propraj nomoj, ĉifoje de pontoj.

Estimata anonimulo 149.234.246.222, vi ja rajtas plibonigi! Salutojn, Umberto 18:48, 9. Apr 2008 (UTC)

La unua frazo rimarkindas: "Ponto estas vorka konstruaĵo kiu ebligas transiron super obstaklo...". Kiun signifon havu la vorto "vorka"? Ĝi nek troviĝas en iu el miaj Esperanto-vortaroj nek en Reta Vortaro, kaj en la esperantlingva vikipedio la substantiva formo aperas en malpli ol manpleno da paĝoj ŝajne en senco de neologismo paralela al la angla vorto "work" (=laboraĵo, kreaĵo). Mi konsideras tian vorton nepre evitinda. Se iu havas malajn argumentojn, estus bone klarigi la vorton per vikipedia artikolo, kaj plej bone ankaŭ konvinki la redaktantaron de Reta Vortaro kaj de PIV akcepti la vorton...

Aidas 21:12, 10 Dec. 2011 (UTC)

Internaciaj[redakti fonton]

Mi opinias ke tre valoras havi specialan sekcion pri internaciaj, inter-ŝtataj pontoj.

Vidu ekz [[Puente Internacional del Guadiana]]

Sj1mor (diskuto) 15:14, 3 sep. 2022 (UTC)[Respondi]