Diskuto:Popolnombrado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne komprenis la vorton "temporaba" kaj serĉis ion pri la sufikso "AB"

"Fiksa instalaĵo". Nur eksperimente uzata por diversaj instalaĵoj: trinki -> *trinkabo* = "trinkakvoĵetilo, trinkŝprucilo", ellasi -> *ellasabo* "neceseja seĝo". (AB devenas de la nekunmetita vorto lavabo = "lavpelvo fiksita al muro".) AB estas evitenda. Por esti komprenata oni uzu esprimojn kiel trinkilo, trinkfontano, necesejo, neceseja seĝo, necesseĝo k.t.p. (Kaj anstataŭ lavabo sufiĉas ofte lavujo.) (laŭ Plena manlibro esperanto gramatiko)

Mi pensas ke ĉi kaze estas malbone uzita sed mi ne certas, ĉar mi ne certas kion lvh volas diri. Ĉu estas korekta "temporaba"? --¨Liberascio¨ * 08:58, 26. Maj 2007 (UTC)

La vorto temporaba estas laŭ me bona kaj neniel rilatas al la eichholza sufikso -ab, ĉu tiu lasta estas evitinda, ĉu ne. Ĝi koncize kaj bele diras: tia, ke ĝi rabas (malŝparigas) tempon. Forme ĝi similas al la PIV-aj akvimuna, brulimuna, eskalimuna, likimuna, pluvimuna, rustimuna, ŝtelimuna, karbodona, arĝentodona, ŝelhava, vosthava, mankohava, flugilhava, truhava,, kaj la zamehofaj fruktodona, amoplena, bruoplena, kaj multaj aliaj. Bill O'Ryan 15:37, 26. Maj 2007 (UTC)

Alinomado -> popolnombrado[redakti fonton]

Mi proponas alinomon de la artikolo.

Censo laŭ guglo: Rezultoj 1 - 10 de pri 642 Esperanto paĝoj por censo -wiki -wikipedia -vikipedio. (0.11 sekondoj)

popolnombrado laŭ guglo: Rezultoj 1 - 10 de pri 16.000 Esperanto paĝoj por popolnombrado -wiki -wikipedia -vikipedio. (0.11 sekondoj)

Mi opinias, ke censo estas evitinda anglismo.--Denizo 10:39, 14. Jan 2008 (UTC)

Ĉu la vorto estas en PIV? -- Yekrats 15:50, 15. Jan 2008 (UTC)
cens/o estas PIVa: 1 Entabeligo, per ŝtataj funkciuloj, de la riĉaĵoj de la civitanoj, kun la celo difini ĉies imposton, rangon, voĉdonrajton ks. 2 Popolnombrado : la unuaj ~oj okazis en la skandinavaj landoj meze de la 18a jc. ~i (tr) Fari tian entabeligon aŭ nombradon. ~isto. Oficisto, komisiita al ~ado.
Ĝi tute ne estas anglicismo, sed pli certe francismo: cens (el la latina census) recenser: popolnombri. --Ssire 16:54, 15. Jan 2008 (UTC)
Mi tamen konsentas kun la propono de Denizo ŝanĝi la titolon al "popolnombrado". Tiu termino ne nur estas pli kutima (laŭ guglo), sed ankaŭ pli efektive uzas la principojn de Esperanta vortfarado per kunmetado (anstataŭ tuj enkonduki novradikon, kvankam eblas esprimi la ideon per kunmetado de jam enradikiĝintaj radikoj); tio ankaŭ igas la esprimon pli facile kaj rekte komprenebla por esperantistoj, kiuj ne posedas PIV-on kaj kies lingvo ne enhavas vorton similan al "censo". Atentu pri tio, ke "censo" tute ne aperas en ReVo! Marcos 22:18, 15. Jan 2008 (UTC)
Se oni gardas Censon kun redirektado, kial ne? Tamen perdiĝas la ideo pri nombrado pro impostoj. Sed ne tro gravas...--Ssire 00:04, 16. Jan 2008 (UTC)
Mi do nun ŝanĝis la titolon al "popolnombrado". Marcos 00:01, 17. Jan 2008 (UTC)
Sendube, kiel Serge Sire jam flanke aludis, temas pri latinismo, ĉar la latina kaj censoj jam ekzistis kiam la franca kaj la angla ankoraŭ estis praaj keltaj lingvoj. Mi ĝenerale tre subtenas kunmetadon de vortradikoj, aparte se la kunmetaĵo same longas kiom faka vorto, sed ĉi tie estas kvin silaboj kontraŭ du, aŭ sen la nemalhavebla o-finaĵo kvar silaboj kontraŭ unu (po-pol-nombr-ad' kontraŭ cens') - rezulte la kunmetita kreaĵo ĉi-tie estas signife malpli praktika vorto, kaj ankaŭ ĝustas la bedaŭro ke en "popolnombrado" perdiĝas la ideo pri nombrado pro impostoj, kio almenaŭ en la pasinteco estis la pli-malpli sola ŝtata motivo por entute fari censojn. Kaj flanke al Marcos: se en januaro 2008 la vorto 'censo' ankoraŭ mankis en ReVo, tiam oni simple tiam ankoraŭ ne rimarkis ke oni forgesis ĝin - ReVo estas nur volontula projekto, malpli perfekta ol pluroble reviziita, poste profesiece kompostita kaj presita libra vortaro. Ĉiukaze almenaŭ nun la vorto "censo" kompreneble estas en la Reta Vortaro. Sume mi pli bonvenigus, se la pli faka kaj tute esperantlingva vorto "censo" estus la titolo de la paĝo, kaj "popolnombrado" (alidirekte montranta ĉi tien) estus alternativa vorto, plej ekzakte alternativa vorto por la dua PIV-a signifo ("ĝenerala", aŭ "demografia censo"). ThomasPusch (diskuto) 12:58, 17 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi nun provis adapti la unuan alineon tiel, ke ĝi respegulus la pli nuancan difinon de PIV, kaj ne sukcesis fari tion, sen komenci per la PIV-a vorto "censo" kun siaj du signifoj, kaj poste en la dua signifo veni al la vorto "popolnombrado", ĉar tiel fakte klarigas la aferon PIV kaj Reta Vortaro. Se iu sukcesas fari tion same klare, kaj tamen komencante la unuan frazon per la vorto ""popolnombrado", tiu faru tion. Mi ne sukcesis, sen ke mi misprezentus la klarigon de PIV kaj Reta Vortaro. ThomasPusch (diskuto) 14:41, 17 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde novembro 2012 gluiĝas ĉi tie la ŝablono "sen fontoj" minacanta pri forpreno de la artikolo se ne aldoniĝas eksteraj referencoj. La kriterioj por elstaraj artikoloj starigitaj en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto en elstara artikolo estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio plurfoje rememorigis Marcos. Por tute normala artikolo la postuloj nepre ne rajtas esti pli altaj ol por elstaraj artikoloj. Do: Kiu dubebla aserto estas en la artikolo? Se ne notiĝas respondo al tiu demando, la ŝablono post 10 jaroj da minaco jam devas esti forprenata. Kompreneneble eksteraj referencoj ĉiam bonvenas. Sed efektive ne funkcias per minaco kaj ĉantaĝo elpremi ilin. ThomasPusch (diskuto) 07:44, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi nun, vole-nevole, devis aldoni du referencojn, do la artikolo ĉiukaze ne plu estas "sen fontoj". ThomasPusch (diskuto) 14:37, 17 okt. 2023 (UTC)[Respondi]