Diskuto:Postmorta ekzekuto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ekzekuci/o ⚖ Juĝa aŭ administra ago, per kiu oni devigas ŝuldanton aŭ kondamniton plenumi la decidon entenatan en la juĝo, verdikto aŭ administracia akto jure plenvalidaj. El PIV.--kani (diskuto) 18:49, 6 Mar. 2015 (UTC)

@Kani: Jes, sed simple ★ekzekut/i (tr) ⚖ Leĝe mortigi kondamniton, kaj ekzekut/o analogie. Same el PIV. Estas iom makabra temo, sed laŭ mi la titolo "postmorta ekzekuto" tute tolereblas kaj "postmorta ekzekucio" ne plibonigus la koncepton. Ĉiukaze ambaŭ konceptoj baze antaŭvidatas okazi antaŭmorte, do ĉiukaze la koncepto restas stranga, ĝuste tial la temo estas iom makabra. ThomasPusch (diskuto) 02:31, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]