Diskuto:Primorje-Gorski kotar

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio estas kotar? Petr Tomasovsky (diskuto) 09:00, 20 Apr. 2012 (UTC)

Fakte la titola nomo sen interkrampa aldono (provinco) plene sufiĉas. Interkrampaj aldonoj helpu distingi inter pluraj samnomaj artikolotitoloj, sed ĉi-tie tute ne ekzistas alternativo kiun necesus distingi...

Tamen aldone Petr Tomasovsky ĉi-tie pravas dubi ĉu necesas uzi la plene kroatajn nomojn de la du historiaj regionoj kunigitaj al moderna provinco, aŭ ĉu eblus konsenti je esperantlingva nomo (komparu ekzemple en Germanio "Malsupra Saksio" anstataŭ fuŝe "Nidersaksn" aŭ "Nidersakseno"). Primorje, aŭ plene Hrvatsko primorje, estas historia regiono tradukebla "[kroatia] marborda lando", inter marborda Istrio okcidente kaj marborda Dalmatio oriente, kaj Gorski kotar (tiel) tradukeblas "monta distrikto", norde de Primorje. Esperantigo kiel "marborda-monta lando" aŭ "marborda-monta provinco" eble sentiĝus misgvida, ĉar el la nomo ne klariĝas ke temas specife pri parto de Kroatio, kaj ankaŭ ne pri la tuta marborda kaj montara pejzaĝo de Kroatio, nur pri specifa parto. Sed aliflanke la nomo ĝis nun ne uzatas, kaj iel pli klaras en esperantlingva teksto ol "Primorje-Gorski kotar". Tamen: En vikipedio speguliĝu faktoj realaj, kaj ne kreiĝu fikciaj terminoj - Por noti esperantlingvan nomon pri la provinco, necesas ke tia nomo uziĝu ekster vikipedio, ke la kroataj esperantistoj kaj aparte la esperantlingvaj provincanoj konsentu pri ĝi. Tial provizore restu la nomo "Primorje-Gorski kotar", kaj la lokaj esperantistoj, inter alie el Esperanto-societo Rijeka, pripensu kaj komuniku kiun provincan nomon ili interkonsentas praktike uzi.

ThomasPusch (diskuto) 19:30, 8 Maj. 2012 (UTC)

Tutflanke rimarkindas ke rete ĝis nun Esperanto-societo Rijeka favoris la nomon "Primorsko-goranska Departemento", ekzemple ĉi-tie. Do uzo de la du kroataj adjektivoj, aldono de esperanta adjektiva finaĵo -a, kaj uzo de formo departemento por županija, ne "provinco". Sed ne klaras ĉu tio estas konscia decido, interkonsentita kun kroataj esperantistoj el aliaj landopartoj, aŭ ĉu nur spontanea improvizaĵo...

Ni ne devas sekvi eĉ lokajn esperantistojn, kiuj ne bone regas la lingvon; duobla adjektivo...Narvalo (diskuto) 19:54, 8 Maj. 2012 (UTC)