Diskuto:Pugo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nekorekta vorto[redakti fonton]

gambo ne estas korekta. La korekta vorto por jambe estas kruro. 86.210.67.157 06:18, 29. Mar 2007 (UTC)

Pugo konsistas el du gluteoj ![redakti fonton]

Tiu ĉi parto de homa korpo nomiĝas laŭ PIV gluteo, sed kelkaj vikipediistoj proklamis, ke ili neniam aŭdis tiun ĉi vorton, do ili alinomis ĝin al slanga pugo. Interesus min, kion oni diras ĉe esperantista kuracisto, se tia ekzistas, dum doloroj en tiu parto de homa korpo. Ĉu doloras min la gluteo(j) aŭ ĉu doloras min la pugo. Ankaŭ eblas diri, ke se la gluteoj havus piedojn, ili piedbatus ies pugon. Zuazua 14:04, 17. Apr 2010 (UTC)

Vi tute malpravas: tiu ĉi korpa parto ne nomiĝas Gluteo, sed Pugo aŭ Postaĵo. Tiu korpa parto konsistas el du "gluteoj" (aŭ sidvangoj), unu interglutea sulko, kiu mem entenas la pugtruon.
La vorto tute ne estas slanga (PIV eĉ ne taksas ĝin "Fam"), kaj mi eĉ vidis (kie, ve, mi ne plu memoras) ke ĝi apartenas al la beletra vortrezoro. Ja, nun ĝi popoliĝis, sed ne slangiĝis.--Ssire 16:00, 17. Apr 2010 (UTC)
Mi pensas, ke Ssire pravas. Laŭ mi la alinomigo de Marcos estas en ordo. Nur la artikola teksto estas iom strange skribita. Mi ne komprenas vian emon, Zuazua, alinomigi ĝin al gluteo. --Tlustulimu 16:56, 17. Apr 2010 (UTC)
Ssire, vi pravas, ke ĉiu pugo konsistas el du gluteoj kaj pri la gluteoj, rilate al la anatomiaj partoj de la korpo, devas temi tiu ĉi paĝo. Mi konsentas, ke la du gluteoj estas unu pugo. Same kiel kruro "konsistas" el kelkaj muskoloj kaj ostoj. Estus same strange, se oni skribus pri femuro kaj iu alinomus ĝin al kruro. Zuazua 17:16, 17. Apr 2010 (UTC)
Diferenco estas en tio ke pugo strikte egalas al du gluteoj, dum femuro ne strikte egalas al kruro. Do via komparo estas misa.
Mi aldonas ke al mi egalas ĉu la articolo estu gluteo aŭ pugo, kondiĉe ke oni klare komprenigas la diferencon. --Ssire 19:43, 17. Apr 2010 (UTC)
Se femuro ne strikte egalas al kruro, kiel vi skribis, al kio ĝi egalas ankaŭ aŭ krom tio? Kiu parto de io havas ankaŭ femuron el anatomia vidpunkto? Ŝajnas, ke iuj esperantistoj mise komprenas, ke enciklopedio ne enhavu popolajn nomojn kiel ĉefajn titolojn, se ekzistas literaturaj nomoj aŭ fakaj nomoj. Zuazua 15:56, 18. Apr 2010 (UTC)
femuro estas nur parto de kruro, inter kokso k genuo. "havas" ne signifas "egalas". Ŝajnas ke kelkaj esperantistoj miksas la signifon de tutsimplaj verboj.
Pri la lasta aserto, ne nur pugo ne estas aparte popola, sed plie, kiu decidis - krom Zuazua - ke literaturan nomon oni preferu al polola ? Fakte gluteo ne estas literatura vorto (ĝi preskaŭ neniam aperas en literaturo, male al pugo), ĝi estas scienca nomo (Vi ĵus aldonis fakaj. Mi respondis antaŭ ĉi aldono). Kaj laŭ mi, devus esti du artikoloj: unu pri gluteo, science pritraktita, kaj alia pri pugo por pli transversa traktado (pugo kiel seks-logilo, pugo en poezio, pugo en pentrarto, ktp). Se estas nur unu, ĝi estu sub la nomo pugo, anatomia traktado de gluteoj konsistigante nur unu ĉapitron inter la aliaj (la malo ne eblas: sub la titolo "gluteo" ne eblas trakti "gluteoj en beletro" ekzemple, ĉar ja tiu esprimo -faka- ne aperas en beletro !) --Ssire 17:09, 18. Apr 2010 (UTC)

Cirkla movado de kruro[redakti fonton]

En la artikolo troviĝas ĉi frazo:
  • La sidvangoj konsistas el muskoloj respondecaj por la movoj de la kruroj, aparte por la cirkla movado de la femuro

Nu, sciante ke la femuro havas tri gradojn de libereco, ke ĉiuj tri estas rotaciaj, kio do estas "la cirkla movado de la femuro" ? --Ssire 16:42, 17. Apr 2010 (UTC)

Rilata diskuto[redakti fonton]

Al tiu ĉi diskuto rilatas ankaŭ diskutoj:

  1. Vikipediista diskuto:Yekrats#Alinomado de administranto
  2. Vikipediista diskuto:Blahma#Gluteo versus pugo
  3. Vikipedio:Diskutejo#Ĉu iu administranto havas tempon?.

Redaktomilito komencita de Surfo[redakti fonton]

Mi aldonis tekston rilata al pugo, kiu estis:

Kiam oni volas ekplaĉi al iu aŭ kiuj blinde sekvas iun, oni faras agadon, kiu estas nomata enpugigado (ĉeĥe lezení do prdele) kaj tiuj homoj estas nomataj enpugigaduloj (ĉeĥe vlezdoprdelka).
==Citaĵo==
Citaĵo
 "Gluteo" havas bazon en neniu grava lingvo ekster la anatomia latinĵargono 
— Surfo, la 9-an de aprilo 2010

kun tradukoj de la pugo (ĉeĥe prdel) kaj gluteo (ĉeĥe hýždě) en la ĉeĥan, sed Vikipediisto:Surfo senĉese forigas tiun aldonon. Mi redaktis al la paĝo pugo, kiun oni alinomis el gluteo. Zuazua 08:09, 27. Apr 2010 (UTC)