Diskuto:Purimo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Proponita de Kerio 15:14, 13. Apr 2009 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Punktor 15:57, 13. Apr 2009 (UTC)
  2. Por Por: Thomas Guibal 16:40, 20. Apr 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:
Mi proponus "maskerado" anstataŭ "karnavalo" en alineoj Purimo#Legado_de_Megilo kaj Purimo#Karnavalo, ĉar mi kredas, ke karnavalo enhavas kristanan ideon, tradicion kaj nur rilatas al tiaj ĉi festoj (almenaŭ teorie, praktike ne). Sed mi ne volas ŝanĝi sen diskuto/aprobo. Bv. vidi ankau angla versio/masquerading Punktor 15:57, 13. Apr 2009 (UTC)
Tio ne estos problemo ŝanĝi, sed ni atendos la opiniojn de aliaj, ĉu bone? Kerio 16:34, 13. Apr 2009 (UTC)
Bonege, dankon - Punktor 16:38, 13. Apr 2009 (UTC)
Laŭ mi la vorto "karnevalo" ĉi-kaze estu anstataŭigata per la vorto "maskofesto". Marcos 09:19, 14. Apr 2009 (UTC)
Se sencas ŝanĝo de "karnavalo" mi ankaŭ estus por "maskofesto" ĉar tiu ĉi vorto trafas bone la ideon, estas facile komprenebla kaj ne enhavas la duan, figuran sencon de "maskerado". Punktor 17:56, 14. Apr 2009 (UTC) PS: Interese, ke U. Matthias k. D.M. Weidmann uzas en la nova vortaro Kleines Wörterbuch "maskiĝado" anstataŭ la PIVan "maskerado".
Nu, ili simple eluzas la rimedojn de Esperanta vortfarado anstataŭ tuj veni kun novradiko kiel faras PIV. La PIV-a radiko "masker-" havas la aldonan malavantaĝon ke ĝi povus esti misinterpretata kiel "mask·er-". Marcos 20:08, 20. Apr 2009 (UTC)
Mi opinias, ke "novaj vortoj" (Zamenhofe) ofte necesas; sed la vortoj "maskiĝado" kaj "maskofesto" bone montras la krean fortecon de Esperanto. Punktor 14:48, 21. Apr 2009 (UTC)

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 27-a de aprilo ĝis 3-a de majo 2009.


Anonimulo jam en aŭgusto 2012 anstataŭigis la vorton "veziro" per "ĉefministro". La vorto veziro tamen kontekste tute taŭgas kaj laŭ mi ne estas neceso forigi ĝin. Mi do ne aprobas la ĝis nun nekontrolitan redakton kaj remetas la antaŭan vortumon "veziro". Salam! --ThomasPusch (diskuto) 14:11, 15 Aŭg. 2013 (UTC)