Diskuto:Puster-Valo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Esperanto ne antaŭvidatas du substantivoj samrajte unu apud la alia (krom se temas pri persona nomo), do prefere ne estu "Puster Valo", sed kun ligostreketo "Puster-Valo" aŭ "Puster-valo". Alternative ankaŭ eblus entute krei novan Esperantan vorton "Pustervalo" (laŭ ekzemploj de Rejnvalo, Bodenlago ktp.), kaj same eblus krei novan vortoradikon Puster' kaj adjektivigi ĝin al formo "Pustera Valo" (laŭ ekzemploj de Aosta Valo, Valo Noana ktp.), sed konsiderante ke la Puster-valo ne estas tiom centra temo de la e-lingva literaturo, la formo kun ligostreko, kiu ja videbligas la du vortajn elementojn, dubokaze ŝajnas preferinda ol kreo de nova, neologisma vortoradiko poste ne trovebla en ajna libroforma vortaro. Mi tial alinomigas la tekston al titolo "Puster-Valo", ŝanĝas ankaŭ la tekston mem, kaj krome aldonas mankan kategorion Kategorio:Valoj en Sudtirolo. ThomasPusch (diskuto) 21:02, 25 Nov. 2013 (UTC)