Diskuto:Putinismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉiam restu skeptika, kiam vi vidas multegajn ruĝajn ligilojn en nova teksto!! Foje iu simple senĝene kopiis tekston el alia lingvo, en kiu ekzistas multege pli da teksto pri la temo ol en la esperantlingva versio, tiam la metinto povas komenci traduki ankaŭ tiujn tekstojn, ĉar ruĝaj ligiloj nur dumtempe restu ruĝaj. Sed ofte ankaŭ simple la literumo malĝustas. Ekzemple en tiu ĉi artikolo Novaya Gazeta simple devas esti Novaja gazeta (en Esperanto eĉ litero kiel "y" tute ne ekzistas, kaj en la rusa ankaŭ ne), Washington Times devas esti The Washington Times, kaj la nekonata mallongigo "RLE/RL" rilatas al Radio Libera Eŭropo/Radio Libero. Eblas meti alidirektilojn de esperantlingvaj gramatike ĝustaj alternativoj al la ĝustaj artikoloj, sed alidirektiloj de alilingvaj, en Esperanto gramatike malĝustaj alternativoj al la ĝustaj artikoloj ne sencas, ĉar tiam la redaktantoj simple pigriĝus kaj inventus literojn en Esperanto, kiuj tute ne ekzistas. ThomasPusch (diskuto) 07:36, 19 apr. 2023 (UTC)[Respondi]