Diskuto:Quora

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiu helpos kun la informkesto kaj aldono de referencoj?--Alifono (diskuto) 20:13, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Foje tian mallaŭtan demandon sur diskutpaĝo neniu vidas... Mi ne scias ĉu pri referencoj iu helpis, sed ŝajnas ke la listo de referencoj nun estas sufiĉe longeta. Informkesto ankoraŭ ne estas, sed eble tio ne estas granda problemo. Sed mi ĵus vidis ke la paĝo entute ne havis kategorion - tio ne bonas. Estis ruĝa ligilo pri neekzista kategorio nominda "interretaj forumoj", sed neekzista kategorio ne helpas. Mi tial rapide kreis tian kategorion, sed nomis ĝin kategorio:retforumoj kiel la ĉefa artikolo pri la temo. Kaj krome mi ankoraŭ aldonis la kategoriojn "retejoj en Usono" kaj "plurlingvaj retejoj". Mi sukcesis ankoraŭ iom plenigeti la kategorion "retforumoj", kvankam ĝi ankoraŭ aspektas tre malplena kompare al alilingvaj kategorioj. Mi devas pluhasti, nur plene hazarde la paĝo ĵus subite aperis en mia retkrozilo, kaj mi estis survoje al iu tute alia paĝo... ThomasPusch (diskuto) 20:32, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]