Quora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quora
demanda-responda retejo • negoco • entrepreno • kompanio • online community vd
Dum 21-a de junio 2010 - nekonata/nuntempe
Jura formo entrepreno
Fondintoj Adam D'Angelo • Charlie Cheever vd
Sidejo Mountain View
Lando Usono
Estr(ar)o Adam D'Angelo
Dungitoj 200
TTT Oficiala retejo
vdr

Quora estas retejo, platformo kie uzantoj povas afisi ĉiajn demandojn kaj respondojn pri iu ajn temo, scioj, faktoj kaj/aŭ kundividindaj spertoj. Quora grupigas demandojn kaj respondojn laŭ temo kaj permesas al uzantoj voĉdoni aŭ aldoni komentojn[1]. Uzantoj ankaŭ povas kunlabori redaktante demandojn aŭ proponante ŝanĝojn al respondoj de aliaj uzantoj[2].

La retejo havas la karakteron de "retkomunuma retejo": la demandantoj kaj respondantoj estas instigataj aliĝi ("registriĝi") kaj regule partopreni al la demandoj kaj / aŭ respondoj. Aldona komunuma elemento estas, ke ĉar respondoj kaj respondoj povas esti taksitaj de registritaj partoprenantoj, iuj respondoj estas pli facile videblaj. En septembro 2018, la platformo atingis 300 milionojn da aktivaj uzantoj monate[3].

La ĉefa lingvo estas la angla, sed la retpaĝoj ankaŭ haveblas en 24 lingvoj[4] (i.a. en la nederlanda, germana, franca, itala, portugala, hispana lingvoj, sed ne en Esperanto). Eblas ankaŭ demandi aŭ respondi demandojn en aliaj lingvoj, sed ĉi tio ofte malpliigas la ŝancon ricevi respondon.

Historio

La kompanio Quora estis fondita en 2009 de du eksaj Facebook-dungitoj; Adam D'Angelo kaj Charlie Cheever. La retejo publikiĝis oficiale en junio 2010. La sidejo de Quora situas en Mountain View, en la Silicon Valley, Kalifornio, kie troviĝas pluraj aktivaj (interretaj) kompanioj[5].

Politiko pri vera nomo

Quora petas uzantojn registriĝi per sia vera nomo anstataŭ krom kromnomo[6].Kvankam nomkonfirmado ne necesas, falsaj nomoj povas esti raportitaj de la komunumo. La celo estas doni pli grandan kredindecon al la respondoj donitaj de uzantoj. Uzantoj kun certa agado en la retejo havas la ne-defaŭltan eblon skribi siajn respondojn anonime[7]. Quora permesas al uzantoj krei uzantajn profilojn kun veraj nomoj, fotoj, statistikoj ktp, sed tamen ne eblas agordi la uzantan profilon en privata reĝimo.

Spaces (spacoj)

Spacoj permesas al uzantoj krei kolektojn kaj formi komunumojn ĉirkaŭ komunaj interesoj kaj gustoj[8] ekzemple lingvoj. Kvankam Esperanto havas propran spaceton, Esperanto ĉestas pli multe ekster tiu spaco en aro da demandoj kaj respondoj (vidu 'eksteraj ligiloj'). Jen ekzemploj de demandoj rilate al Esperanto:

  • Kiel vi reagus al vivprotokolo, kiu listigis Esperanton inter fremdaj lingvoj parolataj?
  • Kiuj estas la plej oftaj kritikoj kaj oponoj rilate al Esperanto? Ĉu ili validas?
  • Kiel lingvisto, kiaj estas viaj pensoj pri lernado de Esperanto? Ĉu vi lernis ĝin certagrade?
  • Ĉu lernado de Esperanto valoras vian tempon?
  • Kiel sonas Esperanto al vi?
  • Kio se Siri parolus Esperanton?

Ĉiu spaco estas kreita de posedanto, kiu siavice povas inviti aliajn uzantojn plenumi unu el la sekvaj roloj:

  • administranto, kiu havas plenan kontrolon de la spaco
  • monitoranto (kontrolanto), kiu povas aldoni / forigi enhavon kaj aprobi / malakcepti afiŝajn petojn
  • kunlaboranto, kiu povas publikigi enhavon rekte en la spaco (afiŝoj, eksteraj ligiloj, demandoj, respondoj)

Post kiam 500 sekvantoj estas atingitaj, la spaco-administranto povas aldoni propran URL (ekz. https://en.quora.com/q/space-name)

En junio 2020 Quora lanĉis beta-programon, kiu permesas al spaco-posedantoj ricevi parton de la enspezoj generitaj de la anoncoj montritaj sur iliaj spacoj[9].

Programo Top Writers (pintaj verkistoj)

En novembro 2012 Quora enkondukis la programon Top Writers por rekoni uzantojn, kiuj kreis valoran enhavon por la retejo kaj kuraĝigi ilin daŭrigi. Ĉirkaŭ 150 verkistoj estas elektitaj ĉiujare el ĉirkaŭ 200 milionoj da unikaj monataj vizitantoj. Ĉi tio inspiris kaj junajn verkistojn kaj spertulojn. Pintaj Verkistoj estas invititaj al fojaj eventoj kaj ricevas donacojn kiel markaj vestaĵoj kaj libroj. La kompanio kredas, ke kultivante grupon de ŝlosilaj uzantoj, kiuj aparte aktivas en la platformo, la programo kreas retrosciigon pri uzado de uzantoj[10].

Quora tutmonda Meetup

La Quora World Meetup komenciĝis en 2017 kiel tradicio permesi al Quora-legantoj kaj verkistoj ekkoni unu la alian, societumi kaj amuziĝi. Ĝi estas "maniero festi la tutmondan kreskon de Quora kaj ĉiujn legantojn kaj verkistojn, kiuj ebligis ĝin"[11].

Eksteraj ligiloj

Referencoj