Diskuto:RMS Titanic

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mankas detala priskribo de du horoj. Kiel sinkis la ŝipego? Narvalo 18:48, 1. Okt 2007 (UTC)

Mi forgesis skribi ĝin. Nun ĝi estas aldonita en sekcio Lundo la 15-a de aprilo - la dronado de Titanic. Petr Tomasovsky@diskkont 09:14, 4. Okt 2007 (UTC)

Stilo peza[redakti fonton]

Bonega ekzemplo, sed mi vidas la saman fenomenon kiam mi tradukas ion el la germana: la traduko fariĝas peza, malfacila lingvaĵo, kun longaj komplikaj frazoj. Ili eble bone funkciis en la originalo, sed estas nekonvenaj por Esperanto...--Ziko 20:12, 12. Nov 2007 (UTC)

Al mi absolute ne ŝajnas, ke la stilo estas peza. Eble ĝi estas la peza por tiuj, kiuj ne scias traduki ĝin en la nacian. Se Esperanto ebligas krei kaj uzi tiujn esprimojn, mi ne povas konsenti kun via opinio, ke oni ne uzu ĝin en Esperanto. Iam eĉ necesas uzi tiujn "pezajn" esprimojn. Petro@diskkont 17:58, 25. Nov 2007 (UTC)

Proponita de Yekrats 01:35, 4. Nov 2007 (UTC)

  • Por
  1. Por Por: Bezonas nur kelkajn korektetojn (ĉefe rilate al enpaĝigo), pri kiuj mi okupiĝos antaŭ la ADLS-iĝo. Thomas Guibal 09:00, 17. Nov 2007 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ
  • Komentoj: Plia alt-kvalita artikolo de Petro... -- Yekrats 01:35, 4. Nov 2007 (UTC)

Plia strukturigo dezirata[redakti fonton]

Tiom longa, detala raporto bezonas l.m.o. plian strukturigon. Mi aldonis kelkajn subtitolojn, sed pliaj estas dezirendaj.--Hans 02:29, 12. Mar 2008 (UTC)

Mi eksciis ke plejmulto de la teksto en la artikolo estas laŭvorta traduko el ĉeĥa retpaĝaro Titanic World, kiu estas kopirajte protektata, eĉ sen mencio de fonto (vidu artikolon antaŭ miaj redaktoj). Ĉiun tekston, kiun mi ekkonis kiel kopiigita-tradukita, mi anstataŭigis per ŝablono pri neglekto de aŭtororajto kun ligilo al preciza artikolo de kie la teksto venas. --Venca24 (diskuto) 17:14, 28 Feb. 2015 (UTC)

Teorie eblus ankaŭ demandi originajn aŭtorojn, ĉu ili permesus liberigon de ilia teksto. Tiuokaze necesus konfirmo per OTRS kaj ni povus revenigi la nuntempe forigitan enhavon. --KuboF (diskuto) 18:14, 28 Feb. 2015 (UTC)