Diskuto:Raĝputoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

...ke la artikola nomo laŭ diskuto en la paĝo "alinomendaj artikoloj" la 1-an de januaro 2023 estis movita de antaŭa formo Rajputoj (komenco angla- aŭ portugallingva kaj finaĵo esperantlingva) al sia nuna nomo Raĝputoj, ĉar se nomo havas gramatikan esperantan finaĵon, tiam la tuta vorto devas sekvi la esperantan gramatikon. Se oni volus eviti tiun vorton kaj elekti simple nacilingvan formon por titolo de la esperantlingva artikolo, estus la demando ĉu estu la hindia, se jes kun kiu latinliterigita formo, la portugala grava en la 16-a jarcento kiam esence aperis la termino, la angla lingvo kolonie grava ĝis 1945 aŭ eble iu alia el la multaj naciaj lingvoj de Barato. Pli bone simple havi "neŭtralan" esperantan vorton en Esperanto. Tamen necesas elstarigi, ke oni ĝis nun ŝajne ne oficiale fiksis tiun nomon en la aro de esperantlingvaj vortaroj, do ĝi konsidereblas neologismo („novvorto“). Laŭ la supre menciita diskuto tiu neologismo ŝajnas pravigebla, kaj nun ne ŝajnas ebla eviti ĝin. ThomasPusch (diskuto) 07:56, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]