Diskuto:Raetia

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plibone ne estus "Retio", "Retia lingvo"? --Roberto 23:25, 17 Aŭg. 2004‎ (Li celis anstataŭigi la latinan titolon Rhaetia, poste ĝustigita al Raetia sen "h", al esperantlingva titolo).

La esperantigon "Retio" inter krampoj ja aldonis anonimulo de IP-adreso 91.117.187.161 la 15-an de januaro 2008. Estis mi kiu ŝanĝis la esperantigon al vortumo "raetio", post ekesto de la etna artikolo raetoj. Origine la etna nomigo estis greke Ῥαιτοί, [RaitOJ] kaj latine Raeti (prononco probable, sed disputate, "reti"). Sed la etno ne estas ofte temigata en esperantlingvaj tekstoj, kaj tial estus konfuzige skribi pri la "rajtoj" aŭ la "retoj" - ne ĉiuj esperantistoj tuj konjektus, ke temas pri la fama antikva etno, sed tendencus pensi pri rajtoj aŭ retoj. Kaj aldone la latinistoj ne samopinias pri la latina prononco "reti" anstataŭ "raeti" (el tiu epoko estas tiom malmultaj sondokumentoj). Tial laŭ mi tute saĝas havi la iom pli komplikan etnonomon "raetoj", kaj konsekvence la provinconomon "Raetio". Aliflanke: Diskuteblas ĉu iam kreota artikolo pri la antikva lingvo de la regiono devus titoliĝi "raetia lingvo" aŭ ĉu sufiĉus "raeta lingvo". Problemas ke oni tiom malmulte scias pri tiu antikva lingvo, ke kolektiĝas nur hipotezoj (eĉ ne klaras ĉu la raetoj parolis la lingvon kiun nunaj lingvistoj nomas la "raet(i)a"). Ĉiukaze ne estas problemo nomi la romanidan lingvon ekestintan post 1100 el la vulgara latino de la regiono "romanĉa" aŭ superflue longe "retoromanĉa" ... ĉar tiu dialekto de la latina, naskita en la regiono Raetia kiam oni certe en la vulgara latino de 1100 prononcis ĝin "retia", tute ne rilatas al la raetoj aŭ la lingvo kiun en la antikva epoko antaŭ konkero fare de la romianoj oni parolis en la regiono, do la nomo rajtas varii. ThomasPusch (diskuto) 18:38, 30 Sep. 2015 (UTC)

Tamen, en la eldono de 2020 en PIV klare ekaperas vortoj "retoj" kaj "Retio", do Roberto tamen pravis. Kun referenco de PIV, kiun mi ĵus kun interna ligilo citis en la teksto, la diskuto estas finita. ThomasPusch (diskuto) 19:39, 1 maj. 2024 (UTC)[Respondi]