Diskuto:Ramsgato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio bazigas la esperantigon de la urbonomo?Narvalo (diskuto) 20:46, 4 Apr. 2013 (UTC)

La formo Ramsgato ja estas iom uzata, troviĝas jam en almenaŭ unu vortaro. Krome, bonvolu aŭskulti Muzaikon kaj eble vi aŭdos ĝin menciata. --Mateno (diskuto) 01:23, 5 Apr. 2013 (UTC)

La donitan fonton mi ne trovas serioza. Mi aldonis ligilon al oficiala paĝo de la kongreso, kie aperas la nomo en la originala formo. Se la nomo ne estas vaste akceptita, oni devas uzi la originalan formon. Vidu ankaŭ Vikipedio:Nomoj de titoloj. Kvankam vi estas la ĉefa verkanto de la artikolo, mi ne estas devigata akcepti la proponitan, eble misan, laŭplaĉan esperantigon de nomo de la urbeto.Narvalo (diskuto) 09:16, 5 Apr. 2013 (UTC)
resume, mi ne vidas fortan fonton pri ĝenerala uzado de la esperanto nomo, sed kontraŭe, eĉ oficiala paĝo uzas originalan nomformon. Ĉar tiu nomo ne estas ankoraŭ vaste uzata, mi refaros viajn ŝanĝojn kaj aldonas kiel proponitan esperantigon de Mateno, do Ramsgato aŭ Remsgeto. Vikipedio ne estas eksperimentejo, ejo por altrudi proprajn proponojn. Narvalo (diskuto) 09:16, 5 Apr. 2013 (UTC)
Kompreneble ke ĝi estas serioza, kaj Edmundo fakte estas unu el la plej grandaj en Anglujo aŭtoritatoj pri Esperantigo de urbonomoj; kaj ĉiu kun kiu mi nuntempe parolas pri la urbo, nature nomas ĝin en la fluo de Esperanta parolo Ramsgato, do mi pensis ke estos nur nature se la artikolo ankaŭ nomiĝos tie. Tamen mi nun efektive konstatas ke mi ne povas tion ĉi-momente subteni per sufiĉaj fontoj. Do ne gravas, ĝi povas nomiĝi ankaŭ laŭ la angla nomo, kaj kiam la tajdo renversiĝos iu alia re-alinomigos ĝin. Tamen bonvolu atenti ke la formo estas Ramsgato; neniam iu ajn proponis aŭ uzis la formon Remsgeto. --Mateno (diskuto) 21:42, 6 Apr. 2013 (UTC)
Mi parolas Esperanton de 30 jaroj, dufoje vizitis esperantistojn en la urbo, kiun tiuj lokaj esperantistoj nomis Ramsgate ['ræmzgeɪt], kaj neniam aŭdis esperantigon... Tial mi bone komprenas la dubemon de Narvalo. Sed min tamen ne ĝenas la esperantigo: En la internacia lingvo oni esperantigas "mondgravajn urbojn", eble Ramsgate estas iomete malpli "mondgrava" ol Londono, sed ĝi estas internacie konata urbo kaj mi kiel ne-anglo tute pensas pri la ĝusta urbo, kiam mi aŭdas la formon "Ramsgato". Kio al mi mankas en la artikolo, estas informoj pri la historio de Esperanto en la urbo. Mi ĵus aldonis informon pri la ĉi-jara Brita Esperanto-Kongreso tie, sed kompreneble estas loka Esperanto-historio de antaŭ tiu-ĉi jaro. Al mi tiaj informoj pli gravus ol batalo pri loka aŭ esperantlingva urbonomo... ThomasPusch (diskuto) 14:31, 13 Maj. 2013 (UTC)