Diskuto:Reĝaj muzeoj por Belaj Artoj de Belgio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la muzea nomo en Esperanto[redakti fonton]

La nederlanda nomo Koninklijke Musea voor Schone Kunsten van België laŭvorte tradukiĝas "Reĝaj muzeoj por Belaj Artoj de Belgio", la franca Musées royaux des Beaŭ-Arts de Belgique "Reĝaj muzeoj de Belaj Artoj de Belgio" (la germana, kiun mi aldonas ĉar la germana estas la tria ŝtata lingvo de Belgio, kvankam en muzeoj oni ricevas la impreson ke la tria ŝtata lingvo estas la angla, estas eĉ sen reta referenco ĉar la muzea retejo limiĝas esti en la franca, nederlanda kaj angla). Por traduko mi preferas la unuan variaĵon, ĉar la nederlanda estas la de pli multaj ŝtatanoj parolata lingvo, kaj stile pli elegantas ne dufoje sinsekve uzi la vorteton "de". Pensante laŭ e-lingva logiko, diskuteblus ĉu ne pli elegantus la nomo "Reĝaj muzeoj pri Belaj Artoj", kaj ĉu ne pli klarus ŝanĝi la sinsekvon al "Reĝaj muzeoj de Belgio pri Belaj Artoj", ĉar temas pri muzeoj de la ŝtato Belgio, ne pri arto nur de Belgio. Sed la laŭvortaj tradukoj estas lingve ĝustaj, kaj traduko ĉi-tie estu laŭeble proksima al la orignalo, do bonas ne provi "plibonigi la originajn muzeotitolojn". --ThomasPusch (diskuto) 08:32, 14 Maj. 2015 (UTC)