Diskuto:Refreŝigaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton

Mi proponas alinomi tiun ĉi paĝon al "refreŝigaĵo", laŭ PIV kaj la vortaro EO-NL-EO de Petro Desmet.

Ĉu vi konsentas?

Yves Nevelsteen (diskuto) 12:56, 11 Mar. 2014 (UTC)

Saluton, Yves. Mi proponas ŝanĝi la titolon al "refreŝiga trinkaĵo", por indiki, ke ne nur temas pri io, kio refreŝigas, sed pri tio, ke ĝi estas trinkaĵo. Krome ĉi tiu esprimo troviĝas en la vortarego "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto" de Krause, sur la paĝo 405, ĉe la kapvorto "Erfrischungsgetränk". La vorto "refreŝigaĵo" ankaŭ aperas ĉe Krause, sed ĉe alia kapvorto, nome "Erfrischung". Tamen sub ĉilasta kapvorto eĉ aperas ambaŭ tradukoj. Tial mi proponas, ke ni uzu la duvortan tradukon kiel titolon kaj menciu ambaŭ vortojn en la enkonduko. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 16:17, 11 Mar. 2014 (UTC)


Mi provos rediri tiun proponon alimaniere. Estas du tute malsamaj konceptoj:

  • "senalkoholaĵo" laŭlitere, ekzemple suko de oranĝo, varma teo, akvo, lakto ktp.
  • traduko de "softdrink", kiu estas ne nur senalkohola, sed ankaŭ refreŝiĝa

Tamen, la unua koncepto ne bezonas apartan voĉon: sufiĉas temi pri ĝi en la voĉo "alkoholaĵo". Do, Yvesn kaj Tlustulimu proponas ŝanĝi la titolon por eviti ian ajn miskomprenon. Se tiu ĉi estas la celo, mi favoras la titolŝanĝon. --Rdelre (diskuto) 15:39, 9 Aŭg. 2014 (UTC)