Diskuto:Renesanco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la tekto mi trovis "Renesanco" majusklan kun artikolo. Tio ne estas ĝusta. Se oni konsideras la vorton propra nomo - kaj tio ĝi estas laŭ PIV - oni devas skribi ĝin ĝenerale sen artikolo (kun artikolo nur se antaŭas adjektivo: la itala Renesanco...). La adjektivo "renesanca" mem ne estas propra nomo,kaj do minuskla.

Mi sekvis la anglalingvan version kaj nun estas sufiĉe ampleksa artikolo. Tamen la disvolvigo referencas ĉefe al la itala renesanco. Tial mankus disvolvigo de la etendo al aliaj landoj, kiun oni povas elpreni de la sama versio. kani (diskuto) 00:22, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Nu, finfine mi iom ekfaris tiun parton, sed restas farota ampleksigo pri Pollando, Rusio, Portugalio ktp., plus plibonigo de la tuto.--kani (diskuto) 21:21, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]