Diskuto:Rikoltilo kaj martelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pardonon al ĉiuj, sed mi falŝe aldoni en la artikolo la titolon: ĝuste estus martelo kaj falĉileto aŭ laŭ revo serpo. Mi baldaŭ verkos pri tiuj iloj. Razilklingo 18:59, 6. Apr 2005 (UTC)

Vi pravas, serpo kaj martelo estas kutime uzata. (En tiu vicordo pro la pli flua ritmo).

Ĉar ŝajne estas konsento, mi serp-igis la falĉilon, sed ankoraŭ nenion faris pri la vortordo. Vere ŝajnas, ke diversaj lingvoj elektas ĝin laŭ la ritmo; la rusa uzas trokeojn ("серп и молот"), sed estas neniu ritma kialo, ke la angla kaj germana uzas la inversan ordon, ĉar tio ne ŝanĝus la ritmon. En Esperanto eblas elekti inter tri trokeoj (serpo kaj martelo) aŭ du amfibrakoj (martelo kaj serpo); la dua havas la avantaĝon, ke "kaj" ne portas emfazon. Por mi neniu el la du ebloj estas nepre preferinda laŭ ritmaj konsideroj.
Pro tio mi demandis la guglan orakolon, kiu donis 0 por "serpo kaj martelo" kaj 2 por "martelo kaj serpo". Altavista donas 0 al 3, Yahoo 0 al 4. Ne vere frapaj rezultoj, sed tamen argumento por "martelo kaj serpo". Ĉu ne? -- Umberto 19:31, 6. Apr 2005 (UTC)

Al la (eble tro rapida) ŝanĝo instigis min propra (subjektiva) lingvosento kaj vortaroj
Minnaja:falce e martello - falĉilo kaj martelo
Krause:Hammer und Sichel - serpo kaj martelo
Post via komento mi pensas, ke la du versioj vere ne tiom diferencas, sed tamen emas demandi, kion vi preferas: Sacco e Vanzetti aŭ Vanzetti e Sacco? La serĉorezultoj ne konvinkas, ĉar povus esti ke ili simple pruvas la emon kopii etnolingvajn kutimojn. Resume: ne tre grava afero, decidu laŭ via kredo.

Postskribaĵo: Cetere, se mi ne eraras kaj estas vorto, kiu neniam portas [poezian] emfazon.

falĉileto[redakti fonton]

Mi nun verkis pri falĉilo kaj kontrolis Bild-vortaron, vortarojn: temas pri lun-arka falĉileto. Serpo havas originale alian formon. Ankaŭ vi trovas la uzon de falĉileto en reto.


ne "serpo" sed "rikoltilo"![redakti fonton]

Jam siatempe Bernard Golden skribis artikolon atentigantan pri tio, ke la objekto aperanta kune kun martelo sur la komunisma simbolo estas ne serpo sed rikoltilo.

La distingo estas klara, se oni legas la difinojn en NPIV:

rikoltilo: malgranda falĉilo, kun mallonga tenilo kaj lunarka klingo. / (oni legu tie la ekzemplojn el la Biblio kaj fare de Zamenhof; vidu la bildon en la Esperanta Bildvortaro, kie "rikoltilo", aŭ "lun-arka falĉileto", aperas en 3 bildoj: tiu pri ĝardeniloj, tiu pri agrikultura ilaro, kaj tiu pri flagoj, kun la "Sovetia flafo: Martelo kaj Rikoltilo"!!).

serpo: tranĉa instrumento, kun pli-malpli kurba kaj dika klingo, uzata por pritondi arbojn, heĝojn, disfendi lignon ks. / (do, nenio komuna kun la komunisma simbolo!!; vidu la bildon ne nur en NPIV sed ankaŭ en la Esperanta Bildvortaro, kie "serpo" aŭ "hak-tranĉilo" aperas nur en la bildo pri arbar-kulturo!!).

falĉilo: longa, larĝa, iom kurba ŝtala klingo, fiksita al longa ligna tenilo, kaj servanta por detranĉi herbon aŭ grenon. / (ekzempla frazo: falĉilo estas atributo de Morto; en la Esperanta Bildvortaro ĝi aperas en la bildo pri agrikultura ilaro).

Resume, temas ne pri "serpo" sed pri "rikoltilo", kaj oni korektu tiun evidentan fals-amikan eraron. - jc

Rikoltilo povas esti ankaŭ kombajno. Do miaopinie rikoltilo estas tute ne ĝusta termino por la paĝo serpo kaj martelo. Petro@diskkont 17:19, 2. Mar 2008 (UTC)
Vidu mian kontribuon ĉe Diskuto:Serpo. Marcos 22:51, 2. Mar 2008 (UTC)