Diskuto:Robert Biedroń

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne rajtas esti duoble pli da fotoj ol da teksto en artikolo. Se tiu estas la kazo, ankoraŭ eblas meti "galerion", do meti do 4-5 bildojn unu apud la alia. Sed ĉi tie eblis elpreni du fotojn kiuj tute ne rilatas al la biografia temo (ekzemple foton de flago el Tajvano), kaj signife redukti la fotopriskribojn al la esenco, aranĝi la sekcion pri referencoj kaj funkcias. ThomasPusch (diskuto) 05:37, 15 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Dua problemo de la teksto estas, ke multaj retpaĝoj, aparte tiuj pri Esperanta agado, ne plu haveblas. En tiaj kazoj necesas mem serĉi ĉu iu kopio saviĝis per la retejoj archive.org aŭ archive.today - almenaŭ en la kutime pli granda arkivejo archive.org multaj el la malaperintaj paĝoj ŝajne ne saviĝis ... tiam ili simple estas for. ThomasPusch (diskuto) 05:41, 15 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Kaj ankoraŭ ekzistas multaj vortumoj kutimaj por la tre esperantiste fervora uzanto "Kozyra" - ekzemple frazoj kiel "renkontiĝo ... kun nia ano Robert Biedroń, kiu estas Urbestro en tiu urbo": perspektivo "nia" ne permeseblas en vikipedia artikolo, ĉar la teksto ne estas persona afiŝo de E. Kozyra aŭ de "nia tre aktiva Slupska Esperanto-grupo", kaj la aldono meze de la teksto, ke li estas "Urbestro en tiu urbo", estas plej nenecesa, ĉar la tuta teksto antaŭe jam temis pri lia urbestreco. ThomasPusch (diskuto) 06:27, 15 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi nun forigis iujn personajn kapricojn de E. Kozyra el la teksto (multfoja ripeto de "urbestro esperantisto", vikipediaj frazoj komenciĝante "Mi aldonu kaj substreku ke..."), sed mi ne sukcesas purigi ĉion. Tiun taskon necesos dividi! ThomasPusch (diskuto) 06:42, 15 sep. 2023 (UTC)[Respondi]