Diskuto:Romanco (muziko)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi alinomis la artikolon laŭ PIV kaj ege dubas, ke la klarigo kaj difino en la artikolo kaj laŭ la origina nomo kaj laŭ la nuna korespondas kun la enhavo de la alilingvaj konektitaj artikoloj kiuj korespondas al romanco. Mi petas la aŭtoron uzi PIV aŭ peti helpon. Mi pri muziko nenion scias, sed la vortaro estas klara kaj tiuj artikoloj tute ne.--kani 11:14, 12. Okt 2008 (UTC)

La unua frazo "En muziko, romancoj estas muzikigoj de romantikaj komponaĵoj por kanto kaj piano, ordinare sub formo de strofoj", jes estis ĝusta ĉi-tie, nur estis ege malmulta informo. La postaj indikoj pri romantika kaj romantikismo kompreneble nur taŭgas sub la titolo "kio romanco NE estas" kaj devas almenaŭ esti klare distingita de la teksto, kaj la alineo

Vidu ankaŭ: * Romantikula domo (Jena)

estas nur pruvo ke eĉ ne eblas sufiĉe draste elstarigi "kio romanco NE estas": ĝi koncernas la germanlingvan literaturan skolon romantikismo kaj en tiu ĉi teksto komplete mislokas. Mi do movas indikon de la domo en Jena al la ĝusta artikolo, kaj laŭ nuna stato necesas ankoraŭ marki la tekston {{ĝermo|muziko}}, ĉar pli ol ĝermo ĝi vere ankoraŭ ne estas. ThomasPusch (diskuto) 19:39, 22 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Sed, kio estas tute misloka, estas ke sekve de la du alinomigoj nun la vortoj romantiko kaj romantika ligas al la paĝo "romanco (muziko)". En la germana lingvo, kie la skolo de romantikismo aparte fortis, la skolo nomiĝas "Romantik", kaj certe ripete iuj novaj germanglingvaj esperantistoj tentiĝos simple aldoni o-finaĵon kaj krei novan vorton "Romantik"+o. Sed ĉar vorto "romantiko" tute ne aperas en PIV, nur la adjektiva formo romantika, mi alidirektigas romantika al romantikismo kaj lasas la titolon romantiko tute ruĝa. ThomasPusch (diskuto) 19:55, 22 dec. 2023 (UTC)[Respondi]