Diskuto:Rozfrukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La vorto "boleo" ne troviĝas en NPIV, kaj mi ne scias, kion ĝi signifas. Eble iu pretas verki artikoleton pri ĝi?

La aserto, ke rozberoj necesis por anstataŭi oranĝojn en Britio, eble estas troigo, ĉar loĝantoj de nuna Britio vivis dum jarmiloj sen iuj oranĝoj.

Umberto 21:16, 17. Jun 2006 (UTC)

Titolo[redakti fonton]

Ĉu ni vere nomu la frukton de rozo "roszbero", kvankam la frukto ne estas "bero", sed ŝajnfrukto. Kial Viki ne estas ĉe la malnova termino "rozfrukto"? Multaj vartaroj uzas tiun terminon. —La komenton aldonis, sen subskribo, 83.243.48.2 (diskuto • kontribuoj)

Saluton, nekonata IPulo. Pri kiuj vortaroj temas, kiuj subtenas la vorton "rozfrukto"?
Eĉ la vortarego "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", de Krause, havas sur la paĝo 589 la tradukon "rozfrukto" por Hagebutte. --Tlustulimu (diskuto) 16:37, 27 Okt. 2012 (UTC)