Diskuto:Safari

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ŝovis titolon Safari (retumilo) al Safari. Titoloj havu aldonaĵojn inter krampoj nur kiam necesas diferenci inter pluraj titoloj samnomaj. Por aliaj lingvoj, kiuj havas titolon "Safari" por la koncepto en Esperanto nomata Safario, tio sencas, kaj kompreneble estas ankaŭ aliaj projektoj de nomo "Safari", ekzemple iu filmo iam farita, sed ĉar en Esperanto pri nenio el tiuj malbone konataj projektoj estas artikoloj, sekve ankaŭ ne sencus enkonduki apartigan liston de nomo "Safari (apartigilo)", kiu listigas nur "temojn pri kiuj eventuale oni iam en la estonteco povus pripensi ekfari artikolon"... Apartigilo diferencas inter esperantlingve ekzistantaj samnomaj artikoloj!!! Sume en Esperanto, kiel nun ekzempla ankaŭ en la hispana, sencas ke la teksto pri la retumilo simple nomiĝas "Safari". Se ekestas novaj konceptoj samnomaj, kiuj estos ankoraŭ malpli konataj ol la retumilo, oni povas nomi ilin per la ŝavblono {{aliaj signifoj}} supre de la paĝo, se iĝas tiom multaj ke li plenigas pli ol unu linion supre de la paĝo, eblas krei paĝon "Safari (apartigilo)", kaj kiam estas iuj novaj konceptoj de nomo "Safari" pli konataj ol la retumilo, oni povas nomi la apartigan liston per la baza titolo "Safari" kaj de tie debranĉigi. Ni estas multe for de tia fikcia situacio!!! ThomasPusch (diskuto) 05:09, 14 apr. 2023 (UTC)[Respondi]