Diskuto:Saipano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas pluraj paĝoj en tiu ĉi vikipedio kun ruĝa ligilo pri ia insulo Sajpano, kaj klare celatas la sama insulo. Mi fidas la ĉi-tie indikitan esperantlingvan formon pri vokalkombino -a-i-, sed ne trovis esperantlingvan formon de la insulo en iu el miaj paperaj vortaroj, kaj efektive la formo kun diftongo -aj- povus esti alternativo. En tiaj kazoj kutime utilas rigardi la formojn de aliaj lingvoj ne skribataj per latinaj literoj, ĉar ili devas decidiĉi ĉu preferi formon -ai- aŭ -aj-. Ĉi tie, la greka uzas formon Σαϊπάν, kio pledas por -ai-, sed ĉiuj slavaj lingvoj preferas formon -aj- (Сайпан en la belorusa, bulgara, ukraina, rusa, kaj ankaŭ en la taĝika kvankam tio ne estas slava lingvo, Сајпан en la serba), kaj ankaŭ en la okcidenteuropaj lingvoj la uzo de literoj a kaj i ne estas klara indiko ke devas nepre temi pri sendependaj vokaloj -a-i-, ne pri diftongo - pli klarus literumo Saïpan, kvankam tiu formo almenaŭ foje estas alternativa vortumo en la franca. Kun la angla formo, kies prononco saɪˈpæn konatas, kaj la baltaj lingvoj (litove Saipanas kaj latve Saipana, kvankam laŭ la lingvaj kutimoj formoj Sajpanas/Sajpana senprobleme eblus) estas pliaj voĉdonoj por sendependaj vokaloj -a-i-, ne pri diftongo. Mi tial ĝustigas la ruĝajn ligilojn Sajpano al la formo Saipano, kaj intence ne metas alidirektilon, por ne ŝajnigi ke la formoj Sajpano kaj Saipano ĝustus je sama grado. Sed tamen mi ĝojus pri ekstera referenco pruvanta tiun esperantlingvan formon pri vokalkombino -a-i-. ThomasPusch (diskuto) 14:35, 22 nov. 2022 (UTC)[Respondi]