Diskuto:Saitamo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jam la 20-an de novembro 2020 Resoneko movis la paĝon Sajtama al nova titolo Saitamo, donante kiel klarigo la paĝon Esperantigo de vortoj el japana fonto. Sed tie tute ne estas mencio pri esperanta vorto de la urbo kaj gubernio, kaj pri la vokalkombino "ai" aŭ "aj" estas la klarigo ke ĝenerale la kombino en Esperanto iĝas "aj" (kiel en 北海道, Hokkaidō => Hokajdo), kvankam ankaŭ estas escepto, nome la vorto 合気道, aikidō => aikido. Do nur referencigo al la paĝo "Esperantigo de vortoj el japana fonto" ne sufiĉas: necesas citi individuajn referencojn de la japana esperantlingva literaturo kaj gazetaro. Unua voĉdono por la vortumo "Saitamo" estas la loka klubo, kiu sin nomas Saitama Esperanto-Rondo, momenta arkivigo de oktobro 2012, sed bonus duan aŭ eble trian referencon trovi. ThomasPusch (diskuto) 21:26, 1 mar. 2023 (UTC)[Respondi]