Diskuto:Samarkando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio estas "registan"? Se samarkanda specialaĵo, bv. ligi kaj klarigi! -- anonima komento en decembro 2003

Mallonge: Registan evidente simple estis la kerno de la antikva urbo Samarkando. La vorto Rēgistan (ریگستان) signifas "sablejo" aŭ "dezerto" en la persa. E-lingva artikolo pri la antikva urbokerno daŭre mankas, tial simpla ligo ne solvus la problemon, sed nur kreo de la koncerna artikolo donus la necesan informon. ThomasPusch (diskuto) 11:29, 20 Maj. 2015 (UTC)

Aparte de la supra demando de antaŭ 12 jaroj, kiu principe daŭre aktualas, mi jen nur aldonu la rimarketon ke okaze de la reprezento de la teksto kiel vikipedia artikolo de la semajno en majo 2015 mi kreis novajn artikolojn pri la arkitekturaj eroj nervuro kaj ogivo, kaj pri la organizaĵo Internacia Oficejo de la Paco, por forigi tri ruĝajn ligilojn el la teksto kaj kontribui tiujn laŭ mi tute sencajn tekstojn en la e-lingva vikipedio. Nun restas nur ruĝaj ligiloj pri la "internacia reto de pacmuzeoj" kaj pri "orumitaj skribaĵoj el la Korano kaj mallongaj instruaj frazoj pri la agoj kaj eldiroj de la profeto Mahometo (hadisoj)". Pri la lasta temo diskuteblas, ĉu propra islamisma termino "hadiso" en Esperanto vere necesas. La manko de artikolo pri la temo estas indiko, ke eble saĝus rezigni pri enkonduko de nova vorto ĉi-sence - enkonduko nur sencus, se uzo de tia vorto en Esperanto ekster vikipedio vaste pruveblus per eksteraj referencoj ... kaj mi ĝis nun ne trovis tiajn eksterajn indikojn. ThomasPusch (diskuto) 11:22, 20 Maj. 2015 (UTC)

PS: Nova artikolo Internacia Reto de Muzeoj por Paco nun ekestis, kaj la duboj pri senco de uzo de termino "hadiso" restas... ThomasPusch (diskuto) 19:31, 20 Maj. 2015 (UTC)
PPS: Mi fine tamen sukcesis iom enketi pri la vorto "hadiso", kaj trovis ke simple devas esti "hadito". Artikolo je tiu titolo estas, koncize informa, kaj mi ne kritikas ĝin. Do en la teksto mi simple ĝustigis la literumon. ThomasPusch (diskuto) 07:53, 22 Maj. 2015 (UTC)