Diskuto:San-Francisko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial estas enkrampe skribita Kalifornio? Ĉu estas aankaŭ aliajn San Franciscoj? Se jes, bv krei apartigilon kun ceteraj tiaj urboj. --Petr Tomasovsky 08:14, 1. Okt 2006 (UTC)

La urbnomo[redakti fonton]

Mi opinias, ke la plej bona Esperanta formo de la urbonomo devus esti "San-Francisko," ne "San Francisco". Esperanto-USA uzas tiel formo, kaj oni rilatas tiu facile al la fondo de la nomo, Sankta Francisko el Asizo. Krome, "San-Francisko" sonas simila al la loka nomo, sed la Esperanta elparolado "San Francisco" sonas tre strange. Por pli malgrandaj urboj, certe oni preferas konservi la lokajn formojn, sed San-Francisko estas granda urbo je preskaŭ miliono loĝantanoj.

En la korpo de la artikolo, mi ŝanĝis la formon tiel, sed mi ne scias kiel ŝanĝi la titolon. Ĉu oni povas ŝanĝi ĝin, bv? Dankon!

San-Francisko estas la plej akceptinda formo. San Francisko ne estas bona, ĉar ties dua parto estas Esperanta, dum la unua ne estas ties epiteto en la nuna formo. 84.206.8.134 10:26, 1 Apr. 2011 (UTC)

Dankon, ke vi aŭdiĝis, sed kiu alinomos artikolojn San Martino, San Giorgio, San Lorenzo, San Pietro, San Paolo, San Antonio ktp. * Petr Tomasovsky 10:40, 1 Apr. 2011 (UTC)

Krome, petu administranton por ke tiu alinomu la paĝon, ĉar estas jam redirektilo el San-Francisko blokanta la alinomadon. Petr Tomasovsky 11:02, 1 Apr. 2011 (UTC)

Legante viajn ekzemplojn, mi pripensas denove la aferon. (sed vidu do San-Marino) 84.206.8.134 11:30, 1 Apr. 2011 (UTC)

Kiel mi skribis, petu administranton. Petr Tomasovsky 11:36, 1 Apr. 2011 (UTC)

Interalie, Marino en San Marino ne estas nomo en Esperanto. Ĝi nur tiel aspektas, ĉar ĝi estas la sama kaj en la itala kaj en Esperanto. Tio estas kvazaŭesperanta nomo. Petr Tomasovsky 12:17, 1 Apr. 2011 (UTC)

* Vi certe jam mem rimarkis, ke ne necesas alinomi kaj esperantigi la nomojn San Martino, San Giorgio, San Lorenzo, San Pietro, San Paolo, kiuj tute ne estas en Esperanto, sed en la itala, kaj San Antonio kiu same ne estas en Esperanto, sed en la hispana. Kompreneble ne necesas esperantigi la nomojn de ĉiuj ital- aŭ hispanlingvaj loĝlokoj, nur tiujn kies esperantlingva formo vaste uzatas en gazetaro kaj literaturo. Tia estas San-Francisko. ThomasPusch (diskuto) 14:08, 8 mar. 2020 (UTC)[Respondi]