Diskuto:Saro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Tlustulimu: Mi havas tute etan demandon pri via adapto de la informkesto en aŭgusto 2022. Mi vidis kaj bonvenas la novan mapon "Francio Grand Est", ĉi tie jam uzatan, kaj ankaŭ komprenas la ideon noti tri diversajn fontojn kaj enfluejon de la rivero per sume 4 bluaj pilketoj en mapo. Ke du el la punktoj tiom proksimas ke ili aspektas nur unu ne estas problemo. Sed iom ĝenas ke la skribaĵoj "fonto1" kaj "fonto2" tiom proksimas supre maldekstre de sia pilko, ke tio aspektas stulte. Ĉe la enfluejo la vorto en la mapo tute ne estas supre maldekstre de sia pilko, sed sube maldekstre de sia pilko. Se tion eblus aranĝi ĉe la vorto "fonto2", jam la problemeto estus solvita. Eĉ pli bone estus meti la vorton "fonto1" simple maldekstre de sia pilko kaj la vorton "fonto2" sube maldekstre de sia pilko. Ĉu eblas aranĝi tion ĉi-tie, kaj kiel? ThomasPusch (diskuto) 08:53, 10 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, Thomas. . Por povi movi la priskribajn tekstojn apud la markiloj, necesus denove ŝanĝi la informkeston. Eble mi ja dum iu sekvonta tago trovos tempon. Tamen ne tre verŝajnas, ke tio okazos antaŭ la 2-a de majo. - Necesus tre verŝajne forpreni {{situo sur mapo/~}} el la plurmarkila mapo kaj enmeti "punkto"-ŝablonon. Amike Tlustulimu (diskuto) 20:49, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi pardonpetas ke mia kritika rimarko kaŭzas plian laboron, sed jes ja la nuna stato kun la mapo de tri (fakte 4) bluaj pilkoj estas malkontentiga. Despli ke la malferma stratmapo sube perfekte bildigas la tutan vojon de fonto al enfluejo: mi esperas ke vi sukcesos senpene kaj sen investo de granda tempo elegante plibonigi la situacion... ThomasPusch (diskuto) 16:08, 29 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton, Thomas. Mi ĵus aldonis kvin pliajn parametrojn al la informkesto, per kiuj eblas modifi la defaŭltajn poziciojn de la tekstoj apud la markiloj sur la mapo surbaze de {{situo sur mapo}}. Ĉar la du fontetoj de Saro estas tre proksimaj unu al alia, apartaj punktoj ne videblas. Sed la priskriboj nun estas distingeblaj pozicie. Krome mi modifis iomete la pozicion de la priskribo por "fonto", kie fakte ja kunfluas la du fontoriveroj. La malsupra mapo surbaze de {{mapligilo}} fakte nur montras la fonton, kie la du apartaj riveretoj kunfluas kaj la enfluejon en Mozelon. - Por pli kompleksa mapligila mapo eble ja estus bone aparte enmunti ĝin en la parametron "kesteroj" depende de la koncerna artikolo. Sed tion mi ankoraŭ ne detale testis. - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:08, 5 maj. 2024 (UTC)[Respondi]