Diskuto:Sennaciismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝajnas, ke diversaj aŭtoroj konfuzas kosmopolitismon kun sennaciismo. Lanti ne akceptis tiun konfuzon sed distingis sennaciismon, kiu laŭ lia koncepto estas laborista, klasbatala kultura tendenco, disde burĝa kosmopolitismo, kiu ne bezonas esperanton, sed kiun altburĝa klaso senprobleme praktikas precipe dank'al sia riĉeco, kiu ebligas al ĝiaj membroj facile lerni lingvojn kaj al la plej maldiligentaj uzi la servon de interpretistoj.

Gunnar Gällmo 13:39, 16. Apr 2005 (UTC): En ĉi tiu artikolo, mi ne vidas tiun konfuzon.

Globigo rilatas ankaŭ al kosmopolitismo, sed ĝi estas klare pli ekonomia kaj ripektas ankaŭ malpli la malsamaj kulturoj, uzante nur unu nacian lingvon por la ekomomio kaj ekonomia rilataj kaj kontrolaj produktoj (iuj formoj de kulturo por elteni la supremantan lingvon) . Tio estas tute malsimila de tutmondismo kaj tutmondigo (mondialisation) kiu rispektas la malsamajn kulturojn kaj serĉas mondan demokratan ekonomion (kun supranaciaj registaraj korpoj).--88.31.219.254 11:42, 8. Sep 2009 (UTC)

Mi kreis Kategorion Sennaciismo kiel kategorio super SAT, ĉar ja SAT estas sennacieca sed eble la sennaciismo ne estas privata propraĵo de SAT. --Arno Lagrange  09:05, 12. Aŭg 2005 (UTC)

Afiŝo "mi estas sennaciisto"[redakti fonton]

Mi sugestas krei la afiŝon "mi estas sennaciisto", por la paĝoj de la uzantoj. Tiu afiŝo povas aperi en la Esperanta kaj en la nacilingvaj (ĉefe anglalingva) Vikipedioj.--88.31.219.254 11:49, 8. Sep 2009 (UTC)

Mi intencis redakti la komencan sekcion de la artikolo, sed mia foliumilo (uzata en movebla ilo, tio estas, en movebla telefono), deletis la ceterajn sekciojn de la artikolo. Bv malfari mian redakton, ĉar mi mem ne povas. Antaŭdankojn.--Sennaciulo 12:16, 8. Sep 2009 (UTC)