Diskuto:Silmariliono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vere necesas tiel Esperantigi la vorton "Silmarillion"? Aspektas malbele, ĉar miaopinie oni devus oni reteni la vorton en Quenya, aŭ traduki la signifon, do "Pri la Silmariloj". Simple aldoni "o" al la fino de alilingva vorto kreas malkomfortigajn vortojn kiuj tiom malfaciligis ĝui la tradukon de Auld de La Majstro de l' ringoj". - Kriĉjo

Nu, mi parte konsentas kun vi. Mi mem verkis la praajn tri artikolojn pri La Hobito, La Mastro de l' Ringoj kaj - La Silmariliono. Kvankam (ankoraŭ) ne ekzistas Esperanta traduko de The Silmarillion, mi elektis esperantigi la titolon por samstiligi la tri artikolojn. Tion farante, mi pensis: kiel nomiĝus la verko en espa eldono? Eble tio estas tre kritikinda metodo: krei tradukitan titolon por neekzistanta tekstotraduko. Tamen observu, ke Silmarillion estas ne nur unu afero:

  • Quenta Silmarillion ("La Rakonto de/pri la Silmariloj") estas verko troviĝanta ene de la fikcia mondo de Tolkien; verko, kiun li pretendis esti parte tradukinta. Tolkien neniam "fintradukis", sed liaj leteroj plurfoje konstatas, ke lia intentita titolo por la efektiva eldono estas The Silmarillion - kaj tiun deziron plenumis lia filo Christopher post lia morto, kiam The Silmarillion redaktatis kaj eldoniĝis.

Do, Tolkien mem angligis la Kvenjan titolon. Laŭ via opinio li devus nominti la libron The Story of the Silmarils. Kaj estas pli: silmaril, aŭ plene silmarille, venas de la radiko SIL "(arĝente) brili": En The Letters of J. R. R. Tolkien p. 148 la vorto estas tradukata "radiance of pure light". Do konvena Angla titolo eble estus: The Story of the Gems Radiating with Pure Light".

Mia ĵusa ironiumado nure utilis substreki mian (kaj vian) argumenton: oni ne povas traduki ĉion. (Jes ja, oni certe povas ĝispraetime nudigi tutan tekston, rezultante ke ekrestas longa per si mem nekomprenebla ĉeno de bazaj konceptoj...) Tradukisto, aŭ esperantigemulo, devas ĉiam demandi al si mem: kiuj eroj estas tuje kompreneblaj en la origina lingvo? Kio pleje gravas, ĉu sono, ĉu signifo? En la kazo de The Silmarillion la sono evidente plej gravis por Tolkien, ameganto de belaj vortoj. Do, La Silmarillion, kun simpla ŝanĝo de angla al esperanta artikolo, aŭ simple Silmarillion (sufiĉas ja diri "Biblio", kaj oni ja ne diras "La Kalevala"), verŝajne estus la plej bona solvo. (Aŭ ĉu oni retenu la origin-lingvajn titolojn de ankoraŭ netradukitaj verkoj?) Sed mi ne scias, ĝuste kiun elekti kiel ĉefan titolon... Helpu min! :-)

Saĝa estis la e-o-tradukisto de Finna epopeo Kalevala, kiu evitis la tenton nomi ĝin "Kalevalo", "Kalevalao" aŭ eĉ "Kampo de Herooj" (etimo de la vorto).

  • Sed mi ne pensas ke Tolkien vere anglalingvigis la titolon. Estas kutime en angla lingvo meti "The" antaŭ titolojn de aliaj lingvoj sed sen iel ŝanĝi la titolon. Ekz., "The Bhagavad Gita aŭ "The Kalevala". Tolkien pensis ja ke estis plej grave lasi la titolon en la originala lingvo (verŝajne pro kion vi diris ĉi-supre, ke li ŝatis belajn vortojn). Ĉiukaze, mi rekomendas ke oni lasu la titolon en Quenya, do "Silmarillion" kaj klarigi *ene de la artikolo* mem priskribi la enhavojn de la libro kaj la signifo de la titolo. - Kriĉjo

--Bab


Kaj "la Silmariliono", kaj "la Silmarillion" estas neeblaj elektoj. Ĉu oni Esperantigas aŭ ne Esperantigas la vorton "Silmarillion", ĝi restas propra nomo, kaj sekve ĝi ne havu difinan artikolon en Esperanto. La Angla nomo ja havas artikolon, sed la Angla lingvo havas alian gramatikajn regulojn ol Esperanto.

Eblas do nur "The Silmarillion" (en la Angla), kaj "Silmariliono" (en Esperanto).

Bertilo WENNERGREN

    • Sed Bertilo, kial Esperantigi "Silmarillion" per tiom malbele simple aldoni "o"? - Vikipediisto:Kriĉjo

Laŭ Kriĉjo kaj mi, ankaŭ "Silmarillion" eblas en Esperanta enciklopedio, same kiel "Kalevala" eblas... La diskuto pri difinaj artikoloj estas flanka al la diskuto unue levita de Kriĉjo.

--Bab


Pri la Esperantigo mi ne insistas. Kiam mi redaktis la artikolon, jam estis "Silmariliono" en Esperantigita formo. Mi nur forigis la kontraŭgramatikan "la". Sed se oni volas Esperantigi - kaj tion oni certe faros, se oni iam tradukos tiun verkon en Esperanton - la evidenta formo estos "Silmariliono", tute bela, tute oportuna, tute normala. Se ni volas, ke estu ne-Esperantigita Silmarillion en la Vikipedio, tiam ni ŝanĝu al la efektiva Angla titolo (tute akceptebla ŝanĝo, pro tio, ke la verko ankoraŭ ne estas tradukita), kaj tiu nomo estas The Silmarillion (kun The, ne kun "La"). Bertilo WENNERGREN

"[...] la evidenta formo estos "Silmariliono", tute bela [...]"

Tio estas via opinio. Kriĉjo opinias malsame. Vi ne povas difini kio estas bela kaj kio ne, ĉar tio estas demando kun tiom da respondoj kiom troviĝas homoj. Se William AULD (aŭ vi mem, mi supozas) tradukus la libron, la titolo iĝus "Silmariliono", certe jes. Sed se Kriĉjo estus la tradukisto, li verŝajne nomus ĝin simple "Silmarillion".

Ĉiukaze evidentas ke Esperantigo detruas kaj la viglan ritmon kaj la enan rimon "sil/ril" de la elfa vorto:

sil-ma-RIL-li-on kontraŭ esperanta sil-ma-ri-li-ON-o

--Bab


Eble vi "tradukus" per Silmarillion, sed mi dubas, ke vi trovos eldoniston...

Nu, ĉiuokaze tio nun ne multe gravas. Estas tute en ordo nomi la artikolon SilmarillionThe Silmarillion. Supozeble estu la unua varianto tamen, ĉar serĉantoj certe tajpos nur Silmarillion.

Se iam aperos Esperanta traduko, ni supozeble laŭbezone ŝanĝos. Mi povas bone imagi, ke tiu traduko nomiĝos "Silmariliono", sed ke ene de ĝi uziĝos preskaŭ nur la Elfa nomo Silmarillion. Tio laŭ mi ne estus stranga.

Sed ne estu "la" antaŭ "Silmariliono" aŭ Silmarillion. Kaj ne forgesu, ke iu alia ol mi skribis "Silmariliono". Mi nur forigis la fuŝan artikolon.

Bertilo WENNERGREN