Diskuto:Snukero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu neologismo?[redakti fonton]

Nek en PIV nek en tekstaro.com mi vidas la vorton "snukero", kaj mi scivolas, kial krei tian radikon kiam "snuko" estas disponebla? Utilas ne nur la koncizeco, sed ankaŭ la konservado de la originala angla akcento en la unua silabo, kaj oni evitas la eblan missupozon ke "snukero" estas "ero de snuko". --Haruo (diskuto) 18:38, 18 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Sed la internacieco de la nomo snuker ankaŭ gravegas por esperantigi ĝin.
Laŭ al 15-a regulo de la gramatiko pri fremdaj vortoj, la fakto de er estas sufikso en Esperanto nek malpermesas nek malkuraĝigas ke nomo finiĝu per ĝi.
Miaopinie la nomo Snukero taŭgas. Sj1mor (diskuto) 20:05, 18 nov. 2022 (UTC)[Respondi]