Diskuto:Sorocaba

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo pri la brazila urbo Sorocaba kreskis al granda artikolo kun detalaj informoj pri la loka Esperanto-movado kaj kun tre multaj ruĝaj ligiloj. Ĉu iu esperantlingva vikipediisto kun bona kono de la portugala povus trarigardi kaj pripensi, ĉu iujn ruĝajn ligilojn forpreni (ekzemple miaopinie anstataŭ "la grupanoj Benedito Barbosa, Jorge Cordeiro kaj S. Toledo, kiuj tiutempe jam mem povis paroli la lingvon..." tute sufiĉus "la grupanoj Benedito Barbosa, Jorge Cordeiro kaj S. Toledo, kiuj tiutempe jam mem povis paroli la lingvon..."), kaj ĉu aldoni artikoletojn pri la pli gravaj temoj? Gabriel Bitencourt (laŭ mia sondo kun unu "t") eble meritus biografian artikoleton: materialo reta pri li estas, ekzemple gabrielbitencourt65.blogspot.com, twitter.com/gcbitencourtla jena filma intervjuo en retejo YouTube, sed kompreneble ĉio en la portugala, do rigardinda de portugallingvano. La artikolo pri Sorocaba sume meritus je iom da atento. --ThomasPusch (diskuto) 04:04, 9 Feb. 2013 (UTC)

Por simpligi la aferon, la ligilon de la unuopaj grupanoj menciitaj supre mi mem konvertas al kursivaj mencioj de la nomoj. La peto pri Bitencourt restas. ThomasPusch (diskuto) 04:04, 9 Feb. 2013 (UTC)