Diskuto:Substanco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Substanco estas pli ol tio, kion nun klarigas la artikolo. Fakte la citita klarigo de PIV multe pli ĝustas kaj pli ampleksas ol la vikipedia. Ĝi ekzemple donas ekzemplojn de la neŭrologia koncepto de griza substanco kaj blanka substanco de la mjelo, kio estas simple du specoj de korpopartoj, neniel "drogo, kuracilo (medikamento, farmako; aŭ narkotilo, t.e. dormigilo) aŭ veneno", kiel nun por biologio klarigas la artikolo. Bedaŭrinde nia vikipedio ankoraŭ ne taŭgas por bona prezento de tiu ekzemplo de PIV, ĉar ne estas artikoloj pri ambaŭ konceptoj de cerba anatomio, kaj en la artikolo mjelo nur estas ĉapitraj titoloj sen ajnaj ĉapitroj post la titoloj. Do plena vakuo. Domaĝe. La griza substanco kaj blanka substanco de la mjelo meritus anatomian priskribon, sed mi nun ne havas la tempon por tio. Kaj poste tiu ĉi difino de la vorto "substanco" povus esti plu plibonigita. ThomasPusch (diskuto) 10:03, 30 dec. 2022 (UTC)[Respondi]