Diskuto:Svisa popoliniciativo kontraŭ misuzaj bonifikoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"bonifikoj"?[redakti fonton]

En la titolo kaj la artikolo aperas la tre malofta radiko "bonifik/", kiu ja estas en PIV, sed ne aperas en ReVo kaj estas uzata en neniu el la tekstoj de la Tekstaro de Esperanto. Mi komprenis ĝin nur helpe de ĝia PIV-a difino kaj ĝia linio en SSV:

bonifik/o. Ekstra profito (mono, poentoj ks) atribuata ekster la kondiĉoj de kontrakto, regularo, negoco ktp.
bonifik·o → al·don·a/krom·a avantaĝ·o, prez·o·redukt·o (laŭ Krause), donac·o, kompens·o, krom·salajr·o

Ŝajne la intenco de la artikolkreinto Didi estis per tio traduki la francan kaj italan vortojn "rémunerations" kaj "retribuzioni" aperantajn en la francaj kaj italaj oficialaj nomoj de tiu popoliniciato. En la germana oficiala nomo aperas la vorto "Abzockerei" anstataŭ duvortaĵo de la speco "misuza ...". La germana "abzocken" signifas "fipagigi" aŭ "eltrudi monon".

Por eviti la uzon de apenaŭ konata maloftega radiko, mi proponas anstataŭigi "misuzaj bonifikoj" per "misuzaj monavantaĝoj", "misuzaj kromsalajroj" aŭ "moneltrudoj". Kion opinias la aliaj? Ĉu estas ankoraŭ aliaj proponoj? Se ne, kiun el ĉi tiuj proponoj preferas la aliaj?

Krome, ni laŭ mi uzu la Fundamentan "iniciato" anstataŭ la neoficialan "iniciativo". Marcos (diskuto) 12:45, 4 Mar. 2013 (UTC)

Mi ne scias pro kio, sed mi konas la vorton bonifiko kaj ĝi ŝajnas al mi tute normala. Krome mi trovas ĝin en 10 aliaj vikipediaj artikoloj krom tiu ĉi. Mi pensas ke tute bonas uzi PIV-e difinitan esperantlingvan vorton, kaj ne anstataŭigi ĝin. Tamen bonus havi bazan vikipedian artikolon bonifiko, per kiu eblus facile vidi klarigon de la vorto, se oni ne konas ĝin, sen kuri al vortaro. Rilate al la dua propono, Marcos laŭ mi tute pravas ke sufiĉas la vorto "iniciato" anstataŭ "iniciativo". ThomasPusch (diskuto) 18:36, 16 Mar. 2013 (UTC)
Pro via konsento pri "iniciato", mi nun ŝanĝos tiun detalon en la artikoltitolo kaj -teksto. Pri "bonifiko" ni unue atendu opini-esprimon de aliaj. Marcos (diskuto) 10:53, 22 Mar. 2013 (UTC)
La fakto ke fakesprimo estas en la ĉiutaga lingvo malofte uzata, ne signifas, ke oni ĝin ne uzu por faka teksto. Same pri iniciativo. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:32, 2 Jul. 2014 (UTC)