Svisa popoliniciativo kontraŭ misuzaj bonifikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Svisa popoliniciativo kontraŭ misuzaj bonifikoj (en la germana lingvo Volksinitiative gegen die Abzockerei, en la franca lingvo Initiative populaire contre les rémunerations abusives, en la itala lingvo Iniziativa popolare contro le retribuzioni abusive) estas popoliniciativo, kiun lanĉis en la jaro 2005 la intertempe kiel reprezentanto de Kantono Ŝafhaŭzo al la Konsilio de la Kantonoj elektita svisa entreprenisto Thomas Minder. La iniciativo estis reago al la gigantaj bonifikoj kiujn enkasigis manaĝeroj de grandaj entreprenoj kaj bankoj, kiuj samtempe kaŭzis la financan krizon kaj endanĝerigis la tutan mondan financan sistemon. La 3-an de marto 2013 la svisa popolo en historia baloto per pli ol du trionoj de la voĉoj jesis al la iniciativo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Svisa popoliniciativo kontraŭ misuzaj bonifikoj postulas, ke la misuzaj bonifikoj de manaĝeroj de bursregistritaj akcisocietoj estu malpermesitaj. Krome la iniciativo postulas ke la voĉoj de deponitaj akcioj ne plu povas esti uzitaj de la administra konsilio kaj ke la publikaj institucioj, kiel pensiaj kasoj kaj la maljunul- kaj invalidecrentokasoj devas partopreni ĉe la ĝeneralaj asembleoj de la akcisocietoj, kies akciojn ili posedas.

Iniciativteksto[redakti | redakti fonton]

La iniciativo tekstas jene:[1]

I[redakti | redakti fonton]

La Federacia Konstitucio de la 18-a de aprilo 1991 estu modifita sekve:

Artikolo 95 alineo 3 (nova)

3    Por protekto de la popola ekonomio, de la privata posedaĵo kaj de la geakciuloj kaj en la senco de daŭreca entreprenmastrumado reguligas la leĝaro la svisajn akcisocietojn registritajn en- kaj eksterlande laŭ la sekvantaj principoj:

a. La ĝenerala asembleo jare voĉdonas pri la kompleta sumo de ĉiuj bonifikoj (mono kaj valoro de la objektpagoj) de la administra konsilio, la direkcio kaj la konsilanta komitato. Ĝi elektas jare la prezidantinon aŭ la prezidanton kaj unuope la membrojn de la administra konsilio kaj de la bonifika komisiono kaj la sendependan reprezentantinon aŭ reprezentanton voĉdonrajtan. La pensiaj kasoj voĉdonas laŭ la interesoj de iliaj aksekuratoj kaj malkaŝas, kiel ili voĉdonis. La geakciuloj povas elektronike distancvoĉdoni; la reprezentado organ- kaj deponejovoĉdonrajta estas malpermesita.

b. La organmembroj ne ricevas forir- aŭ alian kompenson, neniun kompenson anticipe, neniun premion por aĉetoj kaj vendoj de entreprenoj kaj neniun aldonan konsilistan aŭ laboran kontrakton de alia societo de la grupo. La gvidado de la societo ne povas esti delegita al jura persono.

c. La statutoj reguligas la altecon de kreditoj, pruntoj kaj rentoj al la organmembroj, ties sukceso- kaj partoprenplanojn kaj ties nombron da mandatoj ekstere de la entreprengrupo kaj la daŭron de la laborkontraktoj de la membroj de la direkcio.

d. Kontraŭago kontraŭ la ordonoj laŭ la literoj a-c estas punataj kun liberecopuno ĝis tri jaroj kaj kun monpuno ĝis la alteco de ses jaraj kompensoj.

II[redakti | redakti fonton]

La transiraj reguloj de la Federacia Konstitucio estas kompletigitaj sekve:

Artikolo 197 cifero 8 (nova)

8. Transira regulo al artikolo 95 alineo 3

Ĝis la ekvalidigo de la leĝaj reguloj la Federacia Konsilio dekretas dum periodo de unu jaro post akcepto de la artikolo 95 alineo 3 pere de popolo kaj ŝtatoj la necesajn plenumigregulojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 2000-aj jaroj okazis en la monda ekonomio grandaj ekscesoj. Kaj nome en svisaj grandentreprenoj kiel UBS, Novartis kaj aliaj la ĉefoj pagis al si mem bonifikojn en altecoj de pluraj milionoj da svisaj frankoj, dum tiuj entreprenoj samtempe je monda tavolo kaŭzis gigantajn skandalojn. La ekscesoj de la bankoj fakte kaŭzis la financan krizon. Tiuj eventoj vekis la koleron de la simplaj homoj, kiuj samtempe pro la krizo perdis sian monon kaj havaĵon. Kiel reago la ŝafhaŭza entreprenisto Thomas Minder lanĉis sian popoliniciativon kontraŭ misuzaj bonifikoj.[2] La 26-an de feburaro 2008 Thomas Minder prezentis la popoliniciativon kun 118 583 validaj subskriboj al la Federacia Kancelario. Nun sekvis plurjara diskutado en la du ĉambroj de la svisa parlamento. Fine la parlamento ne faris rekomendon pri la popoliniciativo sed akceptis en marto 2012 malrektan kontraŭproponon en formo de leĝo, kiu ekvalidos en kazo de malakcepto de la popoliniciativo. La kontraŭpropono tamen ne enhavas esencajn postulojn de la iniciativo, kiel la malpermeson de la reprezentado organ- kaj deponejvoĉdona, kaj al ĝi ankaŭ mankas punreguloj. Kaj ĝi koncedas al la publikaj akcisocietoj dujaran transirperiodon ĝis ili devos adapti siajn regularojn al la nova leĝo, dum la iniciativo postulas, ke la Federacia Konsilio ene de unu jaro devos decidi pri transira regularo. Konsiderante ke rilate la kontraŭproponon ankoraŭ ekzistas referenduma periodo kaj en kazo de referendumo eĉ devos okazi publika baloto, daŭros ĝis la jaro 2017 antaŭ la leĝo validos, dum la iniciativo ekefikos plej malfrue la 3-an de marto 2014. Tial Thomas Minder ne rezignis pri sia iniciativo kaj la svisa popolo la 3-an de marto 2013 voĉdonis. La kontraŭuloj de la iniciativo, nome la organizaĵo Economiesuisse, kiu reprezentas la ĉefojn de la plej grandaj svisaj entreprenoj, dum la lastaj semajnoj investis multajn milionojn da frankoj por la propagando kontraŭ la iniciativo, dum la iniciata komitato havis je dispono nur proksimume 200 000 frankojn.

Historia baloto[redakti | redakti fonton]

La 3-an de marto la svisa popolo en historia baloto akceptis la popoliniciativon kontraŭ misuzaj bonifikoj kun jesa plimulto de pli ol du trionoj de la voĉoj. Nur sep popoliniciativoj en la nova tempo post la dua mondmilito ricevis ĝis nun jesan plimulton, kaj kutime tiuj jesaj plimultoj estis nur de kelkaj elcentoj. Ke popoliniciativo ricevas pli ol du trionoj de jesaj voĉoj, tio estas absoluta novaĵo. En Kantono Zuriko, la plej popolriĉa kaj ekonomie plej grava kantono de la lando, la jesaj voĉoj atingis 70%.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.