Diskuto:Tabulo de Peutinger

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu pli bone mapo, tabulo? Aŭ en la originala Tabula Peutingeriana? La vorto tabelo estas erara Narvalo (diskuto) 09:30, 12 Sep. 2014 (UTC)

Tutcerte la vorto "tabelo" estis erara. Nun la esperanta titolo titoliĝis latine "Tabula Peutingeriana?" kaj la unua frazo komenciĝis "Tabulo de Peutinger aŭ Mapo de Peutinger (latine Tabula Peutingeriana...". Tamen estas peno en ĉiuj paĝoj aranĝi ke la titoloj kaj unuaj frazoj de la teksto akordiĝu. Ĉar la homo origine havis la nomon Peutinger, kiun oni nur pli aŭ malpli elegante premlatinigis al latina adjektivo "peutingeriana", la unua frazo komencanta "Tabulo de Peutinger aŭ Mapo de Peutinger (latine Tabula Peutingeriana..." estas tute ekzakta, kaj tion respegulu artikola titolo "Tabulo de Peutinger" - kun alidirektigoj "Mapo de Peutinger" kaj "Tabula Peutingeriana" ĉi tien. Ĉu konsentite? ThomasPusch (diskuto) 16:21, 3 jan. 2024 (UTC)[Respondi]