Diskuto:Tabulvelado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ NPIV breto havas unu solan signifon: Horizontala tabulo aŭ plato, por surmeti objektojn. Mi ne vidas, ke la veltabulo estas tre horizontala, nek ke oni surmetas objektojn (ili ne longe restus). Do la esprimo ŝajnas al mi erara. – Umbert' 19:07, 24 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi konsentas. "Bretovelado" estas por mi ŝoke mallerta eltrovaĵo por nomi tiun aferon. Mi proponas "veltabulo". – Kristof (diskuto) 10:16, 12 Apr. 2015 (UTC)

Mi plene konsentas. Montanesko (diskuto) 02:49, 28 Feb. 2016 (UTC)

Tamen, veltabulo estas horizontala tabulo, sur kiu staras homo, kiel sur breto kiun oni metas super rojon, por havi horizontalan miniaturan ponton. Breto laŭ mia kompreno ne nur estas por surmeto de senvivaj objektoj, kiuj simple falas de la breto kiam vento aŭ homo tuŝas ilin, sed povas senprobleme ankaŭ esti vivaj objektoj kiuj povas teni ekvilibron sur breto aŭ mem moviĝi sur ĝi. Sed kompreneble la vorto veltabulo estas ankoraŭ multe pli bela. Tamen mi tute ne nomus la unuan provizoran nomigon "ŝoke mallerta". Almenaŭ jam en 2007 ekestis artikolo pri tiu eleganta sporto, sen ke tiam troveblis eĉ unusola ekstera referenco pri esperantlingva nomigo (kompreneble, eble oni ne ĉie serĉis, tiucele Vikipedio ja estas plurpersona projekto). Alternativo nur estintus tute ne komenci artikolon kaj limiĝi al temoj por kiuj facile haveblas referencoj el esperantaj vortaroj. Intertempe, ekde 2020 PIV jam listigas la vorton veltabulo, kiu almenaŭ ekde tiam konsiderindas norma vorto, sed en la PIV de 1970 ĝi ankoraŭ mankis. ThomasPusch (diskuto) 18:22, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]