Uzanto:Kristof

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton!

Mia nomo estas Christophe CHAZAREIN. En Esperanto mi nomigas min Kristof (aŭ alternative Kristof').

Mi naskiĝis en Nico en 1979. Mi nuntempe loĝas apud Tuluzo, sudokcidente de Francio.

Fininte la lernejon kun literatura specialiĝo, mi ekstudis historion de arto kaj arkeologion. Post la licenca grado, mi decidis ĉesigi mian studadon. Dum kelkaj jaroj, mi laboris en la biblioteko de la tuluza universitato pri "juro kaj socialaj sciencoj". Poste, mi ekestis eŭropa volontulo en Bialistoko por la loka esperanto-societo. Reveninte al Tuluzo, mi dediĉas la plimulton de mia tempo por la lokaj esperanto-asocioj, kaj strebas profesiiĝi kiel esperanto-instruisto.

Mia scivolemo instigas min malkovri multajn novajn kampojn sed malofte mi interesiĝas longe pri la sama afero. Ĝenerale mi interesiĝas pri historio, politika filozofio, sciencoj, muziko (interalie roka kaj klasika), ludoj, lingvoj...

Mi instruas la okcitanan lingvon ekde 2013. Mia engaĝiĝo por tiu lingvo estas rekta konsekvenco de mia esperantisteco.

Esperantumado[redakti | redakti fonton]

Mi eklernis Esperanton en aŭgusto 1998, per la dekleciona retkurso. Dum la unuaj kvar jaroj, mi snobis esperanto-renkontiĝojn, preferante legi aŭ praktiki per la reto. Kiam mi fine partoprenis mian unuan junulan renkontiĝon, mi tuj ŝategis tion kaj bedaŭris ke mi ne pli frue interesiĝis pri ili.

En la jenaj aranĝoj vi povis renkonti min:

  • Kultur-Arta Festivalo de Esperanto (KAFE), 2000, Tuluzo: mi deĵoris kelkajn tagojn ĉe la libro-servo.
  • Internacia Seminario (IS), 2002-03, Trier: mia vera unua renkontiĝo. Ankaŭ mia plej sopirata.
  • IS, 2003-04, Naumburg: kie skandalegis la neforgesenda VVĈP.
  • Internacia Junulara Semajno (IJS), 2004, Miskolc: kie ni spektis la tragedian pereon de esperanto-flago.
  • FESTO, 2004, Orléans: la sola renkontiĝo, kiu proklamas sin la plej stulta. Rekomendenda.
  • IS, 2004-05, Wetzlar: kie ni unuafoje ludis la mirindegan homlupan ludon.
  • Centjariĝo de la unua Universala Kongreso, 2005, Bulonjo-ĉe-Maro: mi deĵoris kun miaj amikoj JEFO-anoj ĉe la sandviĉejo.
  • Norda Renkontiĝo, 2005, Villefranche-de-Conflent: aranĝita de KEA. Trankvila semajnfino en la pirinea montaro.
  • Internacia Junulara Kongreso (IJK), 2005, Zakopane: unu el miaj plej ŝatataj.
  • IJS, 2005, Vác: la plej bone aranĝita.
  • FESTO, 2005, Mazamet: en fora loko, perdita ĉe lago en arbaro.
  • IS, 2005-06, Xanten: mia malplej ŝatata...
  • IJK, 2006, Sarajevo: plej interesa pro la lando.
  • 4a Printempa Renkontiĝo, 2007, Vallguorguina: varma kaj muzikema. Sed iom tro mallonga!
  • FESTO, 2007, Montoire-sur-le-Loir: bonega programo, bona etoso, kaj, mirakle, la francoj ekparolis esperanton!
  • Ago-Semajno (AS), 2007-08, Malbork: certe la plej laciga. Ĉi tio ne estas riproĉo ;-)
  • Krokodila Renkontiĝo, 2008, Arrout
  • IJK, 2008, Szombathely
  • 34a Kongreso de KEA, 2008, Sabadell: interesega prelegaro. La plej serioza kongreso kiun mi partoprenis.
  • 94a Universala Kongreso (UK), 2009, Bjalistoko
  • ARKONES, 2009, Poznań
  • FESTO, 2010, Donneville: mi kunorganizis.
  • Iberia Renkontiĝo, 2011, Sant Andreu Salou
  • Krokodila Renkontiĝo, 2012, Arrout
  • Somera Esperanto-Studado, 2012, Nitra: mi partoprenis kiel instruisto por la A1-nivelo (komencantoj).
  • Somera Esperanto-Studado, 2013, Martin: instruisto por la A2-nivelo.
  • Somera Esperanto-Studado, 2014, Nitra: instruisto por la A2-nivelo.

Esperanto-instruado[redakti | redakti fonton]

Mi instruas de 2006. En 2009-2010, mi ĉeestis la instruistan trejnadon aranĝitan en la universitato Adam Mickiewicz de Poznano.

Mi gvidis kursojn en la jenaj lokoj/eventoj:

  • Somera staĝo, 24-31 de julio 2010, Greziljono
  • Lerna semajno, 6-10 de septembro 2010, Boô-Silhen
  • Printempa staĝo, 1-7 de majo 2011, Greziljono
  • (ĝisdatigota)

Vikipediumado[redakti | redakti fonton]

Mi iam sufiĉe regule kontribuadis al Vikipedio, ĉefe laŭ miaj pasantaj interesiĝoj. Mi ne aktivas de kelkaj jaroj.

Al la jenaj artikoloj mi kontribuis: