Diskuto:Taja lingvaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alinomigu[redakti fonton]

Ŝajnas, ke ĉi tiu artikolo iom temas pri "taja lingvaro", do mi ŝanĝas la titolon kaj enmetas ĝin en d:Q749720.--Salatonbv (diskuto) 10:34, 1 Sep. 2013 (UTC)

✔ Farite ĉar nenie troviĝas la informo pri "parataja lingvaro". La artikolo ankoraŭ ĝermo sen fontoj.--Salatonbv (diskuto) 08:39, 4 Sep. 2013 (UTC)
Ja, "parataja" estas iom bizara. Oni povus ankaŭ diri "tajeca", laŭ la ekzemplo de aliaj lingvofamilioj. Kwamikagami (diskuto) 14:06, 15 Nov. 2013 (UTC)

"vortaro ne estas taŭga fonto por klasifiko"?[redakti fonton]

Mi malaprobis la ŝanĝadon de Kwamikagami, kiu forigis la fontojn de vortaroj dirante "vortaro ne estas taŭga fonto por klasifiko". Oni baze necesas fontojn por ĉiu redakto en vikipedio. Ĉu vi havas la fontojn por la klasifiko? Eĉ se jes, la esplorado pri la literumo en la esperanta vortaro estos utila alie en la artikolo.--Salatonbv (diskuto) 10:50, 15 Nov. 2013 (UTC)

Kontrolu iun ajn fonton pri la klasifiko de la tajaj lingvoj. La vortaro simple eraris. Tiuj aliaj lingvoj estas en aliaj branĉoj de la kradaja lingvaro, ekster la taja branĉo. Kwamikagami (diskuto) 14:04, 15 Nov. 2013 (UTC)