Diskuto:Tatoeba

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ĉapelitaj literoj[redakti fonton]

Kiel mi povas enmeti en tatoeba ĉapelitajn literojn? Kun x kiel en viki tio ne funkcias. --Hans Eo 11:06, 5. Dec 2010 (UTC)

Mi ricevis diversajn konsilojn, kiel fari. Dankon!

  • per EK. Mia Windows Vista strange rifuzas funkcii. Kial?
  • en mia Linux-komputilo jam enestas bona ilo, kiu bone funkcias sen iu ajn aldona laboro: mi tajpas ^ kaj poste c Tuj aperas la ĉapelita ĉ. Mankas tie nur ebleco por la ŭ.
  • mi ricevis kelkajn aliajn adresojn, i.a. addons.mozilla... aKueck... apple... (kie estas centra inform-paĝo pri Unikodo??)
  • en la tatoeba-blogo aperis informo, ke oni planas instali la x-sistemon kiel en Viki.  :-)) La blogo estas interesa. --Hans Eo 14:07, 8. Dec 2010 (UTC)

nova sistemo duoblilo por ĉapeligi[redakti fonton]

duoblilo estas tre komforta. Ĝi eĉ funkcias en mia e-poŝto ĉe t-online, kie ĝis nun nenio funkciis.--Hans Eo 16:28, 6. Jan 2011 (UTC)

Por linuks duoblilo ŝajne ankoraŭ ne ekzistas. Ĉu? --Hans 08:54, 7 Apr. 2011 (UTC)

Kiel trovi la programon duoblilo? Per Google.

Avantaĝo de duoblilo kompare kun aliaj metodoj: oni ne bezonas movon de fingro al alia klavo. Por skribi ekzemple ĉ oni simple puŝu la c duoble. --Hans Eo (diskuto) 15:43, 18 Feb. 2012 (UTC)

Saluton. Bonvolu atenti, ke certaj kontraŭvirusaj programoj povas malaperigi la programeton "duoblilo". Unu el tiaj kontraŭvirusiloj estas "Avira Free Antivirus". Tio okazis ĉe mi kaj ĉe konatulo. Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:30, 18 Feb. 2012 (UTC)

Ĉu vi havas adreson de Avira? Se jes, ni skribu al ili kaj informu ilin, ke ilia programo ne funkcias tiurilate. Eble ili volonte forigos tiun mankon. --Hans Eo (diskuto) 14:43, 19 Feb. 2012 (UTC)

Ekonomia metodo por prilabori frazojn[redakti fonton]

Por rapide trovi frazojn, kiuj meritas tradukon en Esperanto, taŭga metodo, kiu ne simple aperas el la menuoj.

  • Alklaku frazon. Tiam aperas ekrano, en kiu la frazo havas numeron.
  • Elektu, ke la jam faritaj tradukoj aperas en ĉiuj lingvoj. Per tio vi vidas, ĉu tiu frazo jam ekzistas en Esperanta traduko.
Kiel precize funkcias tio? --Lu 09:16, 20. Jan 2011 (UTC)

Se nur aperas unu lingvo, alklaku la frazon. Tiam aperos ĉiuj. (Mi esperas, ke vere. Kelkajn detalojn de Tatoeba mi ne tute komprenas. Mi dezirus, ke estus pli ol la "FAQ".) --Hans Eo 12:10, 21. Jan 2011 (UTC)

  • Se ne, faru tradukon.
  • Post tio alklaku ĉe la numero pli altan aŭ pli malaltan numeron.--Hans Eo 13:56, 6. Dec 2010 (UTC)

Plendo el francio[redakti fonton]

En la blogo de tatoeba jam aperis plendo el francio: ke laŭ kvanto de tradukoj la franca nur rangas je la kvara pozicio, post Esperanto. :-))

La blogon vi atingas per alklako de "wall". En ĝi jam estas pli ol 800 tekstoj, parte tre interesaj. --Hans Eo 11:07, 12. Dec 2010 (UTC)

lingva kvalito[redakti fonton]

La kvalito de niaj frazoj ne estas malbona. Nur raraj fuŝaj akuzativoj k.a. :-)) --Hans Eo 10:58, 10. Dec 2010 (UTC)

Kelkaj uzantoj tie havas krome problemojn pri la refleksiva pronomo "si" resp. ties poseda formo "sia", precipe denaskuloj de latinidaj kaj sudĝermanaj lingvoj, do ankaŭ germanoj. Eble ili legu bonan gramatikon. --Tlustulimu 17:02, 22 Nov. 2011 (UTC)

tatoeba estas bonega propagandilo[redakti fonton]

En tatoeba Esperanto ankoraŭ estas je la dua rango laŭ kvanto de frazoj, antaŭ la franca, germana, hispana. ...

Por ĉiu, kiu vizitas kaj iom traserĉas ĝin, estas videbla, ke Esperanto estas tre bone funkcianta lingvo. Evidente kelkaj uzantoj evoluis intereson lerni ĝin. --Hans Eo (diskuto) 12:32, 14 maj. 2016 (UTC)[Respondi]