Diskuto:Tempozona datumaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni ĉi tie uzas la vorton regio malĝuste. Vidu la klarigon en PIV 2020: "en jura faklingvo, formo de administrado de publika servo, industria entrepreno kaj simile sub rekta respondeco de la ŝtato aŭ alia publika instanco", alivorte 'ŝtata monopola servo' - en vikipedio nur la franca apartigilo fr:Régie priskribas ion kompareblan... Supozeble per la stranga vorto "regio" oni celis simple la vorton "regiono", kion oni tamen ankaŭ uzis en la teksto, do la redaktanto konas la vorton regiono kaj volis fari iaspecan distingon per (malĝusta) uzo de aldona vorto "regio". ThomasPusch (diskuto) 20:02, 17 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon por la atentigo! Tre verŝajne "regio" ĉi tie estas simpla mistajpo por "regiono", kaj mi tutsimple nun korektis tiun erareton. Mi tre dubas ke la redaktanto efektive havis iun intencon pri tiu vorto. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:15, 17 sep. 2022 (UTC)[Respondi]