Diskuto:Ternopilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amuze, mia edzino venas el tiu urbo :) Alaŭdo ۩ 10:59, 20. Aŭg 2006 (UTC)

La nomo de la urbo en la vortaro de Pacjurko estas Ternopolo, ne Ternopilo -- indikis, sen subskribo, la uzanto Lohengrin je 13:26, 16 jul. 2014‎

Fakte, ankaŭ laŭ la referenca atlaso en Esperanto, la "poŝatlaso de la mondo", Prago 1971, mapo 17, indikiĝas esperantlingva nomo "Ternopolo". La nuna, oficiala ukraina nomo Тернопіль (Ternopil') oficialiĝis nur en 1990, tial referenco de 1971 eble konsidereblas eksaktuala, sed la vortaro de V. Pacjurko de 2015 (la ligilo de Lohengrin el 2014 cetere ne plu rekte funkcias, jen estas nova: Ternopolo en p. 1509 de la PDF-dosiero) sendube ne konsidereblas eksaktuala. Tamen, en kazoj de oficialaj renomigoj de urboj kaj aliaj geografiaj objektoj, laŭ Vikipedio:Esperantigo de nomoj ankaŭ novaj, adaptitaj esperantigitaj loknomoj permesatas, "se tiu loknomo estas vaste uzata en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro" - tion necesus pruvi! ThomasPusch (diskuto) 13:15, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]