Diskuto:Tim Burton

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
  1. Edvardo tondilomanoj: gramatike erara, ĝuste estus Tondilmana Edvardo tio estas Edvardo kiu havas tondilajn manojn (tondilojn manfine) En tiu esprimo unu el la du vortoj devas esti adjektivo.
  2. Ĵems . La angla James prononciĝas (min en Hungario) kun Ĝ. (Alia afero la transskribo de angla J ofte kun ĵ kiel en ĵipo)
    1. ega persiko: tiu formo ne estas uzebla (kvankam gramatike ĝusta): kutimas granda aŭ grandega aŭ giganta persiko aŭ persikego.

Jes, tre bonaj agoj estas korekti la tradukojn. Ankaŭ min ili ĝenis - speciale ĉar tiu ulo, kiu okazigadis ilin, faraĉadis eĉ pli terurajn ŝanĝojn aliartikole, kaj pri tiuj ĉi dubindaj esperantigoj (kiujn ŝli verŝajne ĝenerale tre ŝatas memkreadi) mi ne plu havis la fortojn diskuti. Sekve ankaŭ pri tiu ŝlia ŝategata transkribo de James (laŭ ĉiuj anglaj vortaroj elparolata kiel "ĝejms") kiel "ĵems" mi persone tute ne plu cerbumus, kaj simple ŝanĝus al la ĝusta elparolo - ja tiu homo jam faris ĉi tie tro multajn aliajn similajn stultaĵojn - kaj, cetere, ĉar laŭ ĉiuj indikoj ŝli estas franco, ĉi tiu emo elparoli skribitan "J" kiel "Ĵ" nur konfirmas al mi tiun dubon (kaj, kompreneble, tia elparolado estas eble "franca", sed tute ne ĝusta en la angla). Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:30, 31. Jan 2006 (UTC)

  1. Ĵems estas pli proksima de la orignalo, kaj "Edvardo Tondilomanoj" sonas ekzakte kom la angla titolo. Ĉar en Esperanto, la sintakso estas libera. Kaj Edvardo Tondilmanoj

korespondas ekzakte al la orginala nomo "Edward Scissorshands".


Mi proponas viziti lernu.net aŭ similan por ekzerci sin en la gramatiko. Dum la unuaj 4 lecionoj vi jam komprenas, kiajn tragikajn gramatikajn erarojn vi faras. Narvalo 19:14, 31. Jan 2006 (UTC)


Kaj bonvolu ne hontu sin kaj ensalutu sub iu ajn kaŝnomo. Ni ĉiam scias, kiam vi redaktas, tiel estus pli facile alparoli vin. Narvalo 19:15, 31. Jan 2006 (UTC)

Ho, la mistera redaktanto ekparolis! Saluton, kara! Mi tre ĝojas, ke vi emas diskuti kun ni ĉi tie. Mi ja ĉiam ankoraŭ fidis (kaj ankaŭ substrekis tion en la diskutejo), ke vi eble ne estas iu fia kontribuanto kaj ke nur niaj mesaĝoj preteriras vin - ĉar ĉiam kiam vi konektas al interreto, via IP-adreso ŝanĝiĝas, kaj tial estas tre malfacile por ni kontakti vin. Tial mi misuzas nun por tio tiun ĉi paĝon, kvankam mi ŝatus sekvontfoje babili kun vi jam ĉe la konkretaj paĝoj, pri kiuj temos. Mi ĝoje akceptas vian emon komuniki kun ni aliaj ĉi tie, ĉar ja interkompreniĝo ĉiam pli bonas ol sensenca batalado. Ni ĉi tie jam devis subiĝi eĉ al tio, ke ni blokis ĉiujn la de vi uzitajn IP-adresojn, ĉar ni ne sciis, kiel kontakti vin ĉar vi ignoris niajn mesaĝojn por vi. Espereble tiaj procezoj ne plu estos bezonataj. Eble por vi utilas ekscii, ke ĉe ĉiu artikolo oni povas rigardi historion de ĝiaj redaktoj - per butoneto "historio" supre de la paĝo. Tie videblas ĉiuj antaŭaj versioj de la artikolo kaj en la komentojn al ĉiu unuopa de ili, mi kaj aliaj ĉiam aldonadis niajn komentojn klarigantajn, kion ni ŝanĝis aŭ kiel ni kontraŭas vian ŝanĝon kaj alvokas vin al diskuto. Tial, mi nun petas vin, ke se vi daŭre opinias ekzemple la frazon "Literaturo laŭ lernejoj" pli bona ol "Literaturo laŭ skoloj", bonvolu rigardi niajn komentojn en tiu historio de la artikolo Literaturo kaj poste skribu vian opinion en la diskutpaĝon de tiu artikolo (butoneto "diskuto" supre de paĝo). Tiel ni plej efike povos ekscii, kial vi faris tiun ŝanĝon, esprimi unu al la alia siajn opiniojn kaj veni al konkludo, kiu solvo pli bonas. Mi dankas al vi pro via skribaĵo ĉi tie kaj esperas je agrabla estonteca kunlaborado kun vi. Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:27, 31. Jan 2006 (UTC)


  1. Mi ekvidigis ke la bona traduko de "Sleepy Hollow" estas "Dormema Kaldrono".
  2. La justa titolo estas "Tondilmana Edvardo".
  3. "ega" estas perfekte korekta. Se vi ne min kredas, vi vidu la filmon de Francisko Rondino "La ega keseto".

Interwikis[redakti fonton]

Could you please update the interwikis on this locked page? Thanks, Malafaya 00:24, 30. Sep 2007 (UTC)

Ŝlosita paĝo[redakti fonton]

mi volis fari ligon de "Corpse Bride" al "Corpse Bride (filmo)", tamen ne povis, ĉar la paĝo de Tim Burton estas ŝlosita. Dominik 13:31, 18. Mar 2008 (UTC)