Diskuto:Tony Duvert

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dubindas ĉu sencas tiom vastege trakti la seksan konvinkon de Duvert, ĉar en ĉiu frazo necesus kritike prijuĝi ĉu la frazo restas sur bazo de neŭtrala pozicio kaj ne iĝas reklamo favore al la inklinoj de li. Aliaj vikipedioj la temon traktas multe pli koncize, ekzemple la germana en simpla frazo Duvert war ein bekennender Pädophiler und verherrlichte in seinen Werk sexuellen Missbrauch von Kindern (Duvert publike deklaris sin pedofilo kaj glorigis en siaj verkaĵoj seksan misuzon de infanoj - kun taŭga referenco). Tion forta aktivanto por la rajtoj de pedofiloj povus juĝi ofenda aŭ akuza frazo, sed laŭ mi la frazo nur sumigas faktojn. Ĝi ne prisilentas la temon de pedofilio kaj estas skribata el sufiĉe neŭtrala distanco. Mi dirus ke homo akuzata per la (eble malĝusta) akuzo de pedofilio bezonus protekton de sia persona sfero - enciklopedio ne estas sensacia bulvarda gazeto. Sed se homo mem publike kaj en propraj publikaĵoj asertis kaj deklaris sian pedofilecon, tiam tiu informo estas publika. Mi alvokus al drasta koncizigo, ĝuste ĉar mi konscias ke neniu en la esperanta vikipedio pretas investi multajn libertempajn horojn en diskutoj pri unuopaj vortoj aŭ duonfrazoj, ankaŭ mi ne volus investi multajn horojn. Sed supozeble la teksto fine restos sufiĉe malkonciza. Kaj ankoraŭ ekzistas kvin apartaj esperantlingvaj paĝoj pri ekzemplaj verkoj de li... ThomasPusch (diskuto) 11:51, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]