Diskuto:Trafiksignaloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neniam mi aŭdis pri "trafik-tabuloj" sed jes ja pri "trafikŝildoj" kaj "voj-ŝildoj" (vd. en REVO kaj aliaj vortaro). Cetere la intereta uzado treMALfavoras la uzon de "tabulo".

Nom(ig)o[redakti fonton]

Kial elekti uzi Trafiksignalo(n) anstataŭ Trafiksigno? la decido ja estas grava por la temo!

(efektive mi estas influita de la anglismo traffic sign kaj ne traffic signal)

signal/o 1 Interkonsentita signo, uzata por komuniki de malproksime averton, ordonon, informon:

2. Ĉiu el la konstruoj aŭ objektoj, starigitaj por montri al la ŝipoj danĝerajn punktojn, rifojn, rokojn, pasejon ks

3. Naturaj aŭ artefaritaj kulminoj, kiuj servas por fari la trianguladon de regiono aŭ indiki vojliniojn.

4. Ŝanĝoj, farataj en la valoro de elektra tensio ks, ĝenerale por transsendi informojn en elektronika cirkvito aŭ telekomunikado. Sj1mor (diskuto) 18:19, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]