Diskuto:Universitato de Romo "La Sapienza"

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo "Sapienza Universitato de Romo" aspektas kvazaŭ temus pri esperanta nomo, kaj la unua vorto estus adjektivo de nekonata vortradiko sapienz'. Sed fakte la unua vorto estas itala (de la latina sapientia, "saĝeco", "klereco") kaj nur la tri aliaj vortoj estas en Esperanto. Tial necesas iom videbligi ke la vorto Sapienza estas el alia lingvo. Eblus la variaĵoj Sapienza (universitato de Romo)universitato 'Sapienza' de Romo'Sapienza'-universitato de Romo. Ĉiuj variaĵoj ne plej elegantas. En aliaj lingvoj iom pli simplas: en lingvoj kiel la angla (Sapienza University of Rome) oni tuj komprenas ke Sapienza ne estas anglalingva vorto, do devas esti propra nomo, en lingvoj kiel la greka aŭ rusa (Πανεπιστήμιο Σαπιέντσα Ρώμης, Panepistimio Sapientsa Romes, aŭ Римский университет Ла Сапиенца, Rimskij universitet La Sapienca) oni simple ŝanĝas ĉion al propra alfabeto, sed tamen la nomo Sapienza daŭre rekoneblas kiel fremda vorto. La problemo de Esperanto estas la "proksimeco" al la itala. Mi nun iom arbitre decidiĝas favore al la variaĵo "universitato 'Sapienza' de Romo", kiu ŝajnas al mi "plej esperantlingva", kaj metas alidirektilojn de la aliaj titoloj, ankaŭ kaj aparte de la pli simplaj titoloj Sapienza kaj malnovnome La Sapienza (nur itale) kaj Universitato de Romo (nur esperantlingve, konsciante ke principe ekzistas aliaj universitatoj en Romo). ThomasPusch (diskuto) 11:23, 2 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Nom(ig)o[redakti fonton]

La nuna titolo de la artikolo "Universitato 'Sapienza' de Romo" kial la apostrofoj inter la nomo Sapienza? Al kio ĝi servas? Aliaj lingvoj tute ne faras tion. La nomo en vikidatumoj estas "Sapienza Universitato de Romo".

@ThomasPusch: Vi argumentis "por videbligi ke la vorto Sapienza estas el alia lingvo". Ĉu vi rekonsideros la aferon?

Miopinias ke la nomo "Universitato Sapienza de Romo" pli taŭgas kaj ankaŭ estus pli facila trovi la artikolon tiel. --Sj1mor (diskuto) 14:45, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Bedaŭrinde en la fakta situacio nenio ŝanĝiĝis inter 2016 kaj nun. Kompreneble alidirektilo Universitato Sapienza de Romo estas bona ideo, kaj fakte jam estas relative facila trovi la artikolon tiel. Mi tial ankaŭ post rekonsidero ne volus viŝi la nekutimajn apostrofojn, kiuj ĉi tie simple anstataŭigas citilojn "..." aŭ «...» laŭ mia kompreno ne estis permeseblaj en vikipedia titolo en 2016. Tamen, nun en 2024 ŝajne ambaŭ alternativoj, kaj Universitato "Sapienza" de Romo kaj Universitato «Sapienza» de Romo, estas senprobleme permeseblaj. Kaj kompreneble ankaŭ perfektas variaĵo Universitato de Romo "La Sapienza". Se tiel estas, iu ajn variaĵo kiu metas la vorton Sapienza iel en citilojn, estus en ordo por mi. La variaĵo «...» eble eĉ plej belas, sed havas la problemon ke « kaj » kutime ne tajpeblas per averaĝaj klavaroj, tial eble "..." plej bonas. Mi konscias ke meti citiloj en artikola titolo estas nekutima vojo, sed jam klarigis en 2016 kial mi ĉi tie opinias iun citilon utila. Kaj Esperanto en tiu temo ja ne estus sola. Estas ankaŭ vikipediaj titoloj:
  • be Рымскі ўніверсітэт «Ла Сапіенца»
  • bg Римски университет „Сапиенца“
  • fr Université de Rome « La Sapienza »
  • it Università degli Studi di Roma "La Sapienza"
  • oc Universitat de Roma "La Sapienza"
  • pl Uniwersytet Rzymski „La Sapienza”
  • pms Università djë studi ëd Roma "La Sapienza"
  • pt Universidade de Roma "La Sapienza"
Cetere, mi pridubas la aserton "iam" en la unuaj frazoj ke "Sapienza – Università di Roma, nomata ankaŭ simple Sapienza, prononce [saˈpjɛntsa] ... estas ... universitato situanta en Romo, Italio. Iam konata kiel Università degli studi di Roma "La Sapienza", ..." Laŭ mia ĵusa legado en aliaj artikoloj, la itala nomigo Università degli studi di Roma "La Sapienza" ankoraŭ nun en 2024 estas tute akceptata itala nomigo, kaj mi trovis neniun indikon laŭ kiu konfirmeblus ke ĝi nur havis la nomon «iam» en la pasinteco, des malpli mi trovis iun konkretan jaron, kiam la institucio perdis la nomon. ThomasPusch (diskuto) 16:57, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via detala respondo. Mi estas konvinkita kaj satigita. Sj1mor (diskuto) 17:04, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]