Diskuto:Subŝtatoj de Usono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Usona ŝtato)

Ĉu ne pli bone rezervi la vorton "ŝtato" por suverena lando, kaj diri "subŝtato" (kiel foje aliloke en la Vikipedio) por "ŝtato" kiu estas fakte parto de federacio (ekzemple en Usono, Meksiko, Brazilo, Germanio aŭ Barato)? Viku ekzemple la artikolon Subŝtatoj de Meksiko! (En la fontolingvoj, ne estas diferenco inter United States of America and Estados Unidos Mexicanos.)

La vikipedia artikolo "Ŝtato", cetere, ne inkluzivas subŝtatojn. Gunnar Gällmo 15:09, 10. Jul 2005 (UTC)

Mi unue ekfaris ĉi-tiun artikolon, tamen nun mi kredis, ke "subŝtato" estas verŝajne pli bona vortelekto. Tamen, uzo en la TTT-o certe inklinas al "ŝtato"! Jen: http://www.google.com/search?hs=l7I&q=teksaso+%C5%9Dtato (pli ol 1400 trovoj) kaj http://www.google.com/search?hs=l7I&q=teksaso+sub%C5%9Dtato (nur 2 trovoj ekster vikipedio). --Yekrats 16:28, 10. Jul 2005 (UTC)
Tute pravas ambaŭ. Nur ne sekvis rezulta ago. Sed paralele al la artikolo Subŝtatoj de Meksiko ankaŭ tiu ĉi teksto prefere klare nomiĝu Subŝtatoj de Usono. Kompreneble (vidu sube) en la alinomigo ne perdiĝu la redaktohistorio, sed tio facile aranĝeblas. Mi do ŝanĝas la nomon sen kontraŭa opinio ekde julio 2005 al nova titolo Subŝtatoj de Usono. ThomasPusch (diskuto) 14:40, 1 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Kio okazis[redakti fonton]

al ĉi tiu artikolo? Ĉu ni perdis la historion de la redaktoj? --Salatonbv (diskuto) 22:34, 15 Sep. 2013 (UTC)

✔ Farite Dankon, KuboF.--Salatonbv (diskuto) 22:36, 16 Sep. 2013 (UTC)
Foje okazas, ke oni forgesas aŭ en hasto tro rapide alinomigas paĝojn, ĝusta procezo estas laŭ Helpo:Alinomigi paĝon. --KuboF (diskuto) 11:40, 17 Sep. 2013 (UTC)