Diskuto:Usona departemento de defendo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Esperanto ne estas kutime tiom forte majuskligi ĉiujn vortojn en titolo, do la vorto Usona departemento de defendo (kiel oni ankaŭ elektus majusklojn kaj minusklojn en la franca lingvo) estus tute sufiĉa, kaj krome en internacia vortuzo de Esperanto (kaj ne ekzistas aparte usona nacia vortuzo de Esperanto) la institucio pli bone priskribeblas per la vortumo ministerio ol per la vorto departemento (tio klarigas la rimarkon ke en la teksto mem oni honte ne metas internan ligilon al la vorto departemento, por ne elstarigi tiun malkongruon!). Tial Usona ministerio de defendo aŭ eĉ pli bone Usona ministerio pri defendo estus la plej ĝusta titoligo. ThomasPusch (diskuto) 06:12, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]