Diskuto:Usona departemento pri veteranaj aferoj
Analoge al noto pri la la ĝis nun sklave el la angla al Esperanto paŭsita titolo Usona Departmento de Defendo: En Esperanto ne estas kutime tiom forte majuskligi ĉiujn vortojn en titolo, do anstataŭ pompa titolo "Usona Departemento pri Veteranaj Aferoj" la vorto Usona departemento pri veteranaj aferoj (kiel oni ankaŭ elektus majusklojn kaj minusklojn en la franca lingvo) estus tute sufiĉa, kaj krome en internacia vortuzo de Esperanto (kaj ne ekzistas aparte usona nacia vortuzo de Esperanto) la institucio pli bone priskribeblas per la vortumo ministerio ol per la vorto departemento (tio klarigas la rimarkon ke en la teksto mem oni honte ne metas internan ligilon al la vorto departemento, por ne elstarigi tiun malkongruon!). Tial Usona ministerio pri veteranaj aferoj estus la plej ĝusta titoligo.
Mi tamen nun ne volas tiom draste ŝanĝi la malĝustan titolon, kaj forigas nur la duan kaj trian majusklon. Principe oni devus atentigi en la teksto mem, ke la traduko al la vorto departemento estas iom misa... ThomasPusch (diskuto) 11:55, 14 dec. 2023 (UTC)