Diskuto:Valentin Krautwald

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iom malfacilas en kiun nacian subkategorion de "humanistoj", "teologoj", "helenistoj" oni grupigu lin. Ĝis nun li estis en la grupoj "polaj humanistoj", "polaj teologoj", "polaj helenistoj". Tio certe malĝustas. Ke li estis germanlingva kaj multe verkis en la latina (kiel ĉiuj humanistoj kaj teologoj de tiu epoko), estas sen dubo. Sed kompreneble eblas vivi kiel germanlingvano en ŝtato ne oficiale germanlingva (ĝis la Dua Mondmilito tio koncernis tre multajn germanlingvanojn en orienta Eŭropo). Tial pli interesa estas la demando, al kiu ŝtato apartenis liaj naskiĝloko kaj mortoloko dum lia vivotempo, kaj kie krome li plejparte vivis. La princlando Neisse (kie li naskiĝis) kaj la duklando Liegnitz (kie li pasigis parton de sia vivo kaj mortis), ambaŭ estis germanlingvaj regnoj, kiuj apartenis al la Landoj de ĉeĥa krono. Multajn jarojn li krome pasigis en urbo kiun li nomis "Breslau", kiu laŭ miaj fontoj de 1466 ĝis 1526 estis parto de Hungario (antaŭ tio ĝi estis parto de Bohemio), kaj de 1526 ĝis 1741 estis parto de Aŭstrio. Sekve de tio li konsidereblas aŭstro, kaj parte civitano de germanlingvaj landoj kiuj diplomatie estis ligitaj al reganto en Prago, kaj nur parte havis statuson esti civitanoj de la germanlingva "Sankta Romia Imperio" (la tiuepoka ekvivalento de "Germanio") - nomi lin ĉeĥo certe estus misgvida, sed nomi lin germano ankaŭ nur parte vera. Sed tute klare li havas neniun rilaton al la pola lingvo aŭ al la Pola Reĝlando, krom ke li tri jarojn studis en Krakovo - sed ankaŭ nun estas multaj eksterlandaj studentoj kiuj tri jarojn studas en Krakovo kaj ne pro tio iĝas poloj. Sed ĉar laŭ 19-jarcentaj kategorioj de naciaj ŝtatoj ne eblas klare kategoriigi lin "aŭstro", "ĉeĥo" aŭ "germano", li sen nacia subkategorio nomiĝu nur "humanisto", "teologo" kaj "helenisto". ThomasPusch (diskuto) 22:06, 28 mar. 2016 (UTC)[Respondi]